Ĉi tiu artikolo estas traduko de la artikolo
«GitHub Copilot and open source laundering»
publikigita de Drew Devault sub la
CC BY-SA 2.0-permesilo.
Averto: mi estas la fondinto de firmao, kiu konkuras kun GitHub. Mi
ankaŭ estas longatempa defendanto kaj disvolvanto de liberajn
programojn, kun vasta kompreno de la permesiloj kaj filozofio de liberaj
programoj. Mi ne nomos mian firmaon por malpliigi la atingon de mia
konflikto de interesoj.
Ni vidis eksplodon pri maŝina lernado en la lasta jardeko apud eksplodo
de populareco de la libera programaro. Samtempe kiam liberaj programoj
superregis la programaron kaj trovis siajn lokojn en preskaŭ ĉiuj novaj
programaj produktoj, maŝina lernado multege pliigis sian malsimplecon,
ebligante pli naturajn interagojn inter homoj kaj komputiloj. Tamen,
malgraŭ ilia paralela leviĝo en komputiko, ĉi tiuj du fakoj restas
filozofie disaj.
Kvankam iuj aŭdace nomitaj firmaoj povas sugesti la malon, la fako de la
maŝina lernado ne ĝuis preskaŭ neniun el la liberecoj donitaj de la
movado de la libera programaro. Granda parto de la kodo, kiu rilatas
al maŝina lernado estas publike disponebla, kaj estas multe da publikaj
esploradaj artikoloj de libera aliro disponeblaj, por ke ĉiu ajn legu.
Tamen la ŝlosilo por maŝina lernado Legu plu el GitHub Copilot kaj senspurigo de malfermita kodo