Milionoj da legioj malantaŭ ni

La invento de la fajro, la filozofio, de la elektro, la komputilo, de GNU/Linukso... Malantaŭ ĉiu teknologio estas la heredo el milionoj da homoj, kiuj kontribuis por ebligi ĝin. La hodiaŭaj teknologioj estas frukto de la kunlaboro akumulita dum la tuta historio.

La kontribuaĵoj, kiujn ni faras al liberaj programoj, al la libera kulturo, al la malcentrigo de la ekonomio aŭ ajna alia projekto estos la heredo, kiun ni lasos al la sekva generacio.

Ekzemplo de tiu heredo estas la projekto GNU, komencita en 1983, kiu sukcesis krei komplete liberan operaciumon. En tiu komenco, tiuj kiuj revis pri tiu ideo estis mokitaj kaj marĝenigitaj de la socio. Tamen ilia penado estigis multajn programojn, komunumojn, entreprenojn kaj jurajn kadrojn por protekti komputilajn kreaĵojn kontraŭ la privatigo kaj la neevitebla forgeso (kio okazas al proprietaj programoj, kiuj ĉesas esti profitdonaj). Hodiaŭ GNU/Linukso (sensignifa en siaj originoj) estas uzata en ĉiuj komputilegoj, en aerospaca teknologio, en la plejmulto da serviloj, en multaj milionoj da personaj komputiloj...

Ĉi tiu projekto daŭre kreskas kaj evoluas, daŭre akiras pli da uzantoj kaj pli da kunlaborantoj. Vi kaj mi kaj aliaj homoj konstruas la fundamentojn de estontaj generacioj, ni aliĝos al la milionoj da legioj malantaŭ ni por prilumi la estontecon.

Dankon al ĉiuj homoj, kiuj kontribuis al ĉi tiuj projektoj, mi povas ĝui multajn komfortojn, kiuj ne ekzistis en la pasinteco. Hodiaŭ mi kontribuas al ĉiaspecaj liberigaj projektoj por humile helpi. Multaj homoj dankas min. Mi ankaŭ dankas vin, vi estas nekredeblaj homoj. Kune ni skribos pli bonan estontecon.

Telegramo ne utilas por anonima komunikado

Telegram estis lanĉita en 2013 kaj iom post iom fariĝis unu el la plej uzataj mesaĝiloj. Iuj homoj uzas telegramon por komuniki kun familio kaj amikoj, dum aliaj uzas ĝin por resti informitaj en grupaj babilejoj aŭ kanaloj, kie unu aŭ malmultaj homoj povas elsendi enhavon al milionoj da abonantoj.

Ĝi ebligas sendi memdetruantajn mesaĝojn kaj grandegajn dosierojn, krei kaj interagi kun robotoj, komenci tutvoje ĉifritajn voĉajn kaj videajn vokojn, kaj fari plejparton de la aferoj, kiuj eblas fari en aliaj mesaĝiloj, kiel sendi aŭdaĵojn kaj emoĝiojn.

Do kio ne estas en ordo? Telegramo donas al kelkaj homoj falsan senson de privateco, kiu neniel baziĝas sur la realo. Tio ĉefe okazas pro ĝia trompa reklamado: Telegram diras, ke ĝi estas libera programo kaj tujvoje ĉifrita. Eĉ se tiuj mensogaj asertoj estus tute veraj, la populara mesaĝilo havas aliajn gravajn problemojn, kiuj endanĝerigas vian privatecon.

Ne ĉifrita, proprieta, centra: privateca premsonĝo

Nur la fontkodo de la Telegrama aplikaĵo estas libera, sed tiu kodo estas senutila sen internaj proprietaj programoj kaj infrastrukturo. Tiuj centraj komponantoj estas kontrolataj de sola firmao, kiu povas esti devigita plenumi postulojn de aŭtoritatoj. En Aŭgusto de 2024, la Telegrama ĉefo estis arestita de la francaj aŭtoritatoj, kiuj postulis informojn pri Telegramaj uzantoj. Li cedis, montrante al la mondo, ke viaj privataj interparoloj, telefonnumero, IP-adreso, bildoj, ktp. ne sekuras.

Telegramo estas financata per abonoj kaj reklamoj. Kiu povas certigi al vi, ke en la estonteco ili ne pliigos siajn enspezofontojn ofertante al vi reklamojn bazitajn sur aferoj, kiujn vi sendas kaj ricevas, aŭ trejnante AI?

Kio malhelpas al Telegramaj dungitoj, kodrompistoj aŭ registaraj spionoj legi viajn mesaĝojn. Nenio. La mesaĝoj en Telegramo ne estas implicite ĉifritaj, do uzantoj estas neŝirmitaj. Kompreneble, ili povus komenci «sekretan babilejon», kio estas iom maloportuna, ĉar vi devas premi kelkajn butonojn por aliri tiun funkcion kaj atendi, ke la alia uzanto konektiĝu, antaŭ ol vi povas sendi mesaĝojn. Krome, tiu funkcio ne disponeblas nek en la reta nek en la labortabla versio, kaj ĝi certe suspektigus vin pro tio, ke vi forlasis la gregon (laŭvola privateco ne sufiĉe bonas).

Ili sekvos vin

Forgesu esti anonima en Telegramo. Antaŭ ol eĉ povi komenci babiladon, vi devas provizi telefonnumeron, kiu povas esti facile ligita al via vera identeco. Kiel solvo, vi povus uzi portempan SIM-karton, forĵeti ĝin kaj uzi Telegramon en la komputilo. Sed kion fari se vi volas uzi ĝin en poŝtelefono? Vi devus havi sufiĉe da teknikaj scioj por instali privatecrespekteman poŝtelefonan operaciumon kaj eviti la spuradon de telefonaj retoj.

Unu maniero protekti vian identecon estas pagi por fora SMS-konfirmo per Monero (SMSpool ofertas tian servon) kaj uzi Telegramon en libera operaciumo. Se vi timas, ke Telegramo denove petos al vi konfirmon kaj vi volas daŭre uzi la saman konton, vi povas aĉeti aŭ longatempe lui telefonnumeron, kiu ne rilatas al via identeco.

Resume, privatece uzi Telegramon tro komplikas, do ĝi ne estas rekomendinda programo por tiuj celoj. Se iu invitas vin uzi Telegramon por paroli pri aferoj, kiuj devas resti privataj, ne faru tion. Proponu fari tion persone aŭ uzi liberan, malcentran kaj anoniman alternativon (kiel SimpleX, Delta Chat aŭ Briar).

Kial ĉifrovalutoj valoras?

Estas malfacile por multaj homoj kompreni kial ĉifrovalutoj valoras. Ili pensas, ke se ili ne estas subtenata de registaro aŭ per io palpebla, ili ne povas havi valoron.

Ĉifrovalutoj valoras, ĉar uzantoj fidas je ili. Io simila okazas ĉe fidata mono kaj oro. Se neniu kredus, ke ili valoras, ili nenion valorus. Sed kial estas homoj, kiuj fidas je Bitcoin kaj aliaj ĉifrovalutoj? Krom havi reton, kiu funkciis sen gravaj komplikaĵoj ekde 2009, Bitcoin havas ion, kio distingas ĝin de la fidata mono: ĝi malabundas. Neniam ekzistos pli ol 21 milionoj de bitcoin-oj.

Male, centraj bankoj presas tiom da mono, kiom ili volas, por stiri la ekonomion de supre. Ĉar ili kreas pli kaj pli da mono, ĝi iĝas malpli kaj malpli valora.

Tial, kiam oni mezuras ĝin en eŭroj aŭ dolaroj, Bitcoin estas pli kaj pli valora. Tiu cifereca malabundo estis kreita en la protokolo de Bitcoin por konservi la monan valoron. Kvankam eblas krei alian blokĉenon similan al Bitcoin (ĉar ĝi estas libera programo) kaj tiel krei pli da moneroj, ne ĉiuj adoptus la klonan valuton, ĉar la valoro estas ĉefe en la uzantokomunumo kaj en la konfido akirita tra la jaroj. Estas multaj malsamaj valutoj, kiuj klopodas konkurenci kun Bitcoin, sed ili nur havas valoron, ĉar ili alportas iun apartan funkcion kaj havas komunumon, kiu subtenas ilin.

Kiel io cifereca povas esti malabunda?

Malkiel aliaj ciferecaĵoj, kiuj povas esti senlime kopiitaj kaj algluitaj, ĉifrovalutoj funkcias sencentre per konsenta mekanismo, kiu garantias ilian sekurecon kaj malabundecon. Ĉi tiu konsenta mekanismo malsamas laŭ ĉifrovaluto. La unua konsenta mekanismo uzita baziĝas sur procezo konata kiel laborpruvo, en kiu komputiloj nomataj ministoj konkuras por solvi matematikajn problemojn kaj tiel validigi transakciojn.

Ĉar ministoj ricevas monajn rekompencojn pro sia minado, ekzistas granda reto de komputiloj, kiuj tenas la reton sencentra kaj funkcianta 24 horojn, ĉiutage. Laborpruvo igas preskaŭ maleble nuligi aŭ modifi transakcion, kiam ĝi apartenas al la blokĉeno. Ĉar la reto estas validigita per granda kvanto de agantoj, kiuj ricevas rekompencojn pro sia kontribuo kaj kiuj havas, tial, intereson pri la bona funkciado de la reto, ne ekonomie eblas akumuli pli ol 50 % de la reto por malice modifi la blokĉenon.

Malpli kaj malpli estos kreitaj

Inflacia elcento de Bitcoin ekde ĝia komenco ĝis la jaro 2040

Ĉiun kvaran jaron, Bitcoin duone malpliigas la rekompencojn, kiuj ricevas la ministojn, do malpli kaj malpli moneroj estos kreitaj. En la jaro 2140 la inflacia procento estos 0 %, tio estas, neniu nova monero estos kreita. La ministoj daŭre ricevos tiam rekompencojn, ĉar ekzistas kotizoj, kiuj ili ricevas por validigi transakciojn. Nun la inflacio de Bitcoin estas malpli granda ol tiu de oro, do ĝi estas unu el la plej dezirindaj kaj kreskantaj aktivoj.

Neniu centra institucio povas kontroli aŭ konfiski viajn bitcoin-ojn

Alia altiro, kiu donas valoron al Bitcoin estas, ke ĝi ne povas esti konfiskita de bankistoj aŭ de iu ajn. Oni ankaŭ ne povas repreni pagojn, kiel okazas en la tradicia banka sistemo. Se vi gardas la privatan ŝlosilon, neniu povas forpreni vian riĉaĵon.

Ĝi ebligas internacian komercadon

Danke al la blokĉena teknologio eblas komerci kun iu ajn en la mondo, kiu havas interretan aliron. Ĉifrovalutoj akiris rekonon kaj uzantojn tra la planedo, sekve ili plivaloriĝas.

Konkludo

Se daŭre ekzistos la Interreto kaj homoj, kiuj valoras kaj kredas je ĉi tiu teknologio, Bitcoin kaj aliaj similaj ĉifrovalutoj longatempe plivaloriĝos, ĉar ili estas deflaciaj. Homoj, kiuj konservas fidatan monon, male, perdos aĉetpovon dum la tempopaso, se la centraj bankoj daŭrigas la kreadon de mono.

Kial elekti la Tor-reton por gastigi vian retejon?

La Tor-reto ne nur provizas privatecon, sed ankaŭ malpliigas la kostojn kaj igas vian retejon pli rezista al la cenzuro. Kiel?

En la Interreto vi devas pagi domajnon. Tiu domajno povas facile esti cenzurita de aŭtoritatoj, se ili konsideras, ke vi faras ion kontraŭleĝan, aŭ se vi estas en lando sen gazetarlibereco. Kontraue, en la Tor-reto vi ne devas pagi centran aŭtoritaton por atribui IP-adreson al Legu plu el Kial elekti la Tor-reton por gastigi vian retejon?

Ne plu eblas laŭleĝe aĉeti aŭ vendi Moneron

La ĉifrovaluta platformo Binance jam formetis Moneron en Februaro. Nun estas la vico de Kraken, kiu ne plu ofertos Moneron por klientoj de la Eŭropa Unio en Novembro. Kial Monero estas tiel danĝera?

La transakcioj de Monero ne estas spureblaj, kaj tio estas problemo por la Eŭropa Unio, kiu volas spuri ĉifrovalutajn transakciojn same kiel ili spuras tradiciajn monajn transakciojn. Do Kraken estis devigita formeti Moneron por EU-klientoj.

Tamen, en aliaj landoj vi ankoraŭ povas laŭleĝe aĉeti Moneron kaj ekzistas malcentraj platformoj kaj babilejoj, kie vi povas aĉeti kaj vendi Moneron. Ekzemplo estas Haveno-reto, kiu funkcias tra Tor por konservi la privatecon de la partoprenantoj.

Ĉu la EU ankaŭ malpermesos al ĉifrovalutaj platformoj vendi kaj aĉeti Zcash, Dash aŭ Litecoin1? Mi pensas ke ne, ĉar tiuj valutoj ne estas implicite privataj, malsame ol Monero.


  1. Litecoin ebligas al la uzantoj per la teknologio MWEB sendi sekretajn transakciojn. ↩