La invento de la fajro, la filozofio, de la elektro, la komputilo, de
GNU/Linukso... Malantaŭ ĉiu teknologio estas la heredo el milionoj da
homoj, kiuj kontribuis por ebligi ĝin. La hodiaŭaj teknologioj estas
frukto de la kunlaboro akumulita dum la tuta historio.
La kontribuaĵoj, kiujn ni faras al liberaj programoj, al la libera
kulturo, al la malcentrigo de la ekonomio aŭ ajna alia projekto estos la
heredo, kiun ni lasos al la sekva generacio.
Ekzemplo de tiu heredo estas la projekto GNU, komencita en 1983, kiu
sukcesis krei komplete liberan operaciumon. En tiu komenco, tiuj kiuj
revis pri tiu ideo estis mokitaj kaj marĝenigitaj de la socio. Tamen
ilia penado estigis multajn programojn, komunumojn, entreprenojn kaj
jurajn kadrojn por protekti komputilajn kreaĵojn kontraŭ la privatigo
kaj la neevitebla forgeso (kio okazas al proprietaj programoj,
kiuj ĉesas esti profitdonaj). Hodiaŭ GNU/Linukso (sensignifa en siaj
originoj) estas uzata en ĉiuj komputilegoj, en aerospaca teknologio,
en la plejmulto da serviloj, en multaj milionoj da personaj
komputiloj...
Ĉi tiu projekto daŭre kreskas kaj evoluas, daŭre akiras pli da uzantoj
kaj pli da kunlaborantoj. Vi kaj mi kaj aliaj homoj konstruas la
fundamentojn de estontaj generacioj, ni aliĝos al la milionoj da legioj
malantaŭ ni por prilumi la estontecon.
Dankon al ĉiuj homoj, kiuj kontribuis al ĉi tiuj projektoj, mi povas ĝui
multajn komfortojn, kiuj ne ekzistis en la pasinteco. Hodiaŭ mi
kontribuas al ĉiaspecaj liberigaj projektoj por humile helpi. Multaj
homoj dankas min. Mi ankaŭ dankas vin, vi estas nekredeblaj homoj. Kune
ni skribos pli bonan estontecon.
Telegram estis lanĉita en 2013 kaj iom post iom fariĝis unu el la plej
uzataj mesaĝiloj. Iuj homoj uzas telegramon por komuniki kun
familio kaj amikoj, dum aliaj uzas ĝin por resti informitaj en grupaj
babilejoj aŭ kanaloj, kie unu aŭ malmultaj homoj povas elsendi enhavon al
milionoj da abonantoj.
Ĝi ebligas sendi memdetruantajn mesaĝojn kaj grandegajn dosierojn,
krei kaj interagi kun robotoj, komenci tutvoje ĉifritajn voĉajn kaj
videajn vokojn, kaj fari plejparton de la aferoj, kiuj eblas fari en
aliaj mesaĝiloj, kiel sendi aŭdaĵojn kaj emoĝiojn.
Do kio ne estas en ordo? Telegramo donas al kelkaj homoj falsan
senson de privateco, kiu neniel baziĝas sur la realo. Tio ĉefe okazas
pro ĝia trompa reklamado: Telegram diras, ke ĝi estas libera programo
kaj tujvoje ĉifrita. Eĉ se tiuj mensogaj asertoj estus tute veraj, la
populara mesaĝilo havas aliajn gravajn problemojn, kiuj endanĝerigas
vian privatecon.
Ne ĉifrita, proprieta, centra: privateca premsonĝo
Nur la fontkodo de la Telegrama aplikaĵo estas libera, sed tiu kodo
estas senutila sen internaj proprietaj programoj kaj infrastrukturo.
Tiuj centraj komponantoj estas kontrolataj de sola firmao, kiu povas
esti devigita plenumi postulojn de aŭtoritatoj. En Aŭgusto de 2024, la
Telegrama ĉefo estis arestita de la francaj aŭtoritatoj, kiuj postulis
informojn pri Telegramaj uzantoj. Li cedis, montrante al la mondo, ke
viaj privataj interparoloj, telefonnumero, IP-adreso, bildoj, ktp. ne
sekuras.
Telegramo estas financata per abonoj kaj reklamoj. Kiu povas certigi al
vi, ke en la estonteco ili ne pliigos siajn enspezofontojn ofertante al
vi reklamojn bazitajn sur aferoj, kiujn vi sendas kaj ricevas, aŭ
trejnante AI?
Kio malhelpas al Telegramaj dungitoj, kodrompistoj aŭ registaraj spionoj
legi viajn mesaĝojn. Nenio. La mesaĝoj en Telegramo ne estas implicite
ĉifritaj, do uzantoj estas neŝirmitaj. Kompreneble, ili povus komenci
«sekretan babilejon», kio estas iom maloportuna, ĉar vi devas premi
kelkajn butonojn por aliri tiun funkcion kaj atendi, ke la alia uzanto
konektiĝu, antaŭ ol vi povas sendi mesaĝojn. Krome, tiu funkcio ne
disponeblas nek en la reta nek en la labortabla versio, kaj ĝi certe
suspektigus vin pro tio, ke vi forlasis la gregon (laŭvola privateco ne
sufiĉe bonas).
Ili sekvos vin
Forgesu esti anonima en Telegramo. Antaŭ ol eĉ povi komenci babiladon,
vi devas provizi telefonnumeron, kiu povas esti facile ligita al via
vera identeco. Kiel solvo, vi povus
uzi portempan SIM-karton, forĵeti ĝin kaj uzi Telegramon en la
komputilo. Sed kion fari se vi volas uzi ĝin en poŝtelefono? Vi devus
havi sufiĉe da teknikaj scioj por instali privatecrespekteman
poŝtelefonan operaciumon kaj eviti la spuradon de telefonaj retoj.
Unu maniero protekti vian identecon estas pagi por fora SMS-konfirmo per
Monero
(SMSpool ofertas tian servon) kaj uzi
Telegramon en libera operaciumo. Se vi timas, ke Telegramo denove petos
al vi konfirmon kaj vi volas daŭre uzi la saman konton, vi povas aĉeti
aŭ longatempe lui telefonnumeron, kiu ne rilatas al via identeco.
Resume, privatece uzi Telegramon tro komplikas, do ĝi ne estas
rekomendinda programo por tiuj celoj. Se iu invitas vin uzi Telegramon
por paroli pri aferoj, kiuj devas resti privataj, ne faru tion. Proponu
fari tion persone aŭ uzi liberan, malcentran kaj anoniman alternativon
(kiel SimpleX, Delta Chat aŭ
Briar).
Estas malfacile por multaj homoj kompreni kial ĉifrovalutoj valoras. Ili
pensas, ke se ili ne estas subtenata de registaro aŭ per io palpebla,
ili ne povas havi valoron.
Ĉifrovalutoj valoras, ĉar uzantoj fidas je ili. Io simila okazas ĉe
fidata mono kaj oro. Se
neniu kredus, ke ili valoras, ili nenion valorus. Sed kial estas homoj,
kiuj fidas je Bitcoin kaj aliaj ĉifrovalutoj? Krom havi reton, kiu
funkciis sen gravaj komplikaĵoj ekde 2009, Bitcoin havas ion, kio
distingas ĝin de la fidata mono: ĝi malabundas. Neniam ekzistos pli ol
21 milionoj de bitcoin-oj.
Male, centraj bankoj presas tiom da mono, kiom ili volas, por stiri la
ekonomion de supre. Ĉar ili kreas pli kaj pli da mono, ĝi iĝas malpli
kaj malpli valora.
Tial, kiam oni mezuras ĝin en eŭroj aŭ dolaroj, Bitcoin estas pli kaj
pli valora. Tiu cifereca malabundo estis kreita en la protokolo de
Bitcoin por konservi la monan valoron. Kvankam eblas krei alian
blokĉenon similan al Bitcoin (ĉar ĝi estas libera programo) kaj tiel
krei pli da moneroj, ne ĉiuj adoptus la klonan valuton, ĉar la valoro
estas ĉefe en la uzantokomunumo kaj en la konfido akirita tra la jaroj.
Estas multaj malsamaj valutoj, kiuj klopodas konkurenci kun Bitcoin, sed
ili nur havas valoron, ĉar ili alportas iun apartan funkcion kaj havas
komunumon, kiu subtenas ilin.
Kiel io cifereca povas esti malabunda?
Malkiel aliaj ciferecaĵoj, kiuj povas esti senlime kopiitaj kaj algluitaj,
ĉifrovalutoj funkcias sencentre per konsenta mekanismo, kiu garantias
ilian sekurecon kaj malabundecon. Ĉi tiu konsenta mekanismo malsamas laŭ
ĉifrovaluto. La unua konsenta mekanismo uzita baziĝas sur procezo konata
kiel laborpruvo, en kiu komputiloj nomataj ministoj konkuras por solvi
matematikajn problemojn kaj tiel validigi transakciojn.
Ĉar ministoj ricevas monajn rekompencojn pro sia minado, ekzistas granda
reto de komputiloj, kiuj tenas la reton sencentra kaj funkcianta 24
horojn, ĉiutage. Laborpruvo igas preskaŭ maleble nuligi aŭ modifi
transakcion, kiam ĝi apartenas al la blokĉeno. Ĉar la reto estas
validigita per granda kvanto de agantoj, kiuj ricevas rekompencojn pro
sia kontribuo kaj kiuj havas, tial, intereson pri la bona funkciado de
la reto, ne ekonomie eblas akumuli pli ol 50 % de la reto por malice
modifi la blokĉenon.
Malpli kaj malpli estos kreitaj
Inflacia elcento de Bitcoin ekde
ĝia komenco ĝis la jaro 2040
Ĉiun kvaran jaron, Bitcoin duone malpliigas la rekompencojn, kiuj
ricevas la ministojn, do malpli kaj malpli moneroj estos kreitaj. En la
jaro 2140 la inflacia procento estos 0 %, tio estas, neniu nova monero
estos kreita. La ministoj daŭre ricevos tiam rekompencojn, ĉar ekzistas
kotizoj, kiuj ili ricevas por validigi transakciojn. Nun la inflacio de
Bitcoin estas malpli granda ol tiu de oro, do ĝi estas unu el la plej
dezirindaj kaj kreskantaj aktivoj.
Neniu centra institucio povas kontroli aŭ konfiski viajn bitcoin-ojn
Alia altiro, kiu donas valoron al Bitcoin estas, ke ĝi ne povas esti
konfiskita de bankistoj aŭ de iu ajn. Oni ankaŭ ne povas repreni pagojn,
kiel okazas en la tradicia banka sistemo. Se vi gardas la privatan
ŝlosilon, neniu povas forpreni vian riĉaĵon.
Ĝi ebligas internacian komercadon
Danke al la blokĉena teknologio eblas komerci kun iu ajn en la mondo,
kiu havas interretan aliron. Ĉifrovalutoj akiris rekonon kaj uzantojn
tra la planedo, sekve ili plivaloriĝas.
Konkludo
Se daŭre ekzistos la Interreto kaj homoj, kiuj valoras kaj kredas je ĉi
tiu teknologio, Bitcoin kaj aliaj similaj ĉifrovalutoj longatempe
plivaloriĝos, ĉar ili estas deflaciaj. Homoj, kiuj konservas fidatan
monon, male, perdos aĉetpovon dum la tempopaso, se la centraj bankoj
daŭrigas la kreadon de mono.
La Tor-reto ne nur provizas privatecon, sed ankaŭ malpliigas la kostojn
kaj igas vian retejon pli rezista al la cenzuro. Kiel?
En la Interreto vi devas pagi domajnon. Tiu domajno povas facile esti
cenzurita de aŭtoritatoj, se ili konsideras, ke vi faras ion
kontraŭleĝan, aŭ se vi estas en lando sen gazetarlibereco. Kontraue, en
la Tor-reto vi ne devas pagi centran aŭtoritaton por atribui IP-adreson
al Legu plu el Kial elekti la Tor-reton por gastigi vian retejon?
La ĉifrovaluta platformo Binance jam formetis Moneron en Februaro. Nun
estas la vico de Kraken, kiu ne plu ofertos Moneron por klientoj de la
Eŭropa Unio en Novembro. Kial Monero estas tiel danĝera?
La transakcioj de Monero ne estas spureblaj, kaj tio estas problemo por
la Eŭropa Unio, kiu volas spuri ĉifrovalutajn transakciojn same kiel ili
spuras tradiciajn monajn transakciojn. Do Kraken estis devigita formeti
Moneron por EU-klientoj.
Tamen, en aliaj landoj vi ankoraŭ povas laŭleĝe aĉeti Moneron kaj
ekzistas malcentraj platformoj kaj babilejoj, kie vi povas aĉeti kaj
vendi Moneron. Ekzemplo estas Haveno-reto,
kiu funkcias tra Tor por konservi la privatecon de la partoprenantoj.
Ĉu la EU ankaŭ malpermesos al ĉifrovalutaj platformoj vendi kaj aĉeti
Zcash, Dash aŭ Litecoin1? Mi pensas ke ne, ĉar tiuj valutoj ne estas
implicite privataj, malsame ol Monero.
Litecoin ebligas al la uzantoj per la teknologio MWEB sendi
sekretajn transakciojn. ↩