Kiel forigi tabelajn ĉelojn en LibreOffice Writer

Por forigi ĉelojn la sola opcio estas forigi ĝiajn borderojn. Ĉi tie mi havas tabelon, el kiu mi volas forigi tri el la plej supraj ĉeloj, kiuj troas:

Por fari tion ni devas alklaki la Borderoj-butonon, kiu aperas malsupre, kiam ni elektas la forigotajn ĉelojn, kaj poste mi alklakas la butonon Sen borderoj, kiel ni faras en la jena bildo:

Se vi perdiĝas, ĉi tie estas ankaŭ klariga video:

Jen la rezulto:

Kial kelkaj URL-j finiĝas per suprenstreko?

Eble vi trovis URL-jn, kiuj finiĝas per suprenstreko (kiel https://freakspot.net/eo/ aŭ /, servila dosieruja radiko), kaj aliajn, kiuj ne finiĝas per suprenstreko (kiel ĉi tiu : https://www.gnu.org/gnu/gnu.html). Kio estas la diferenco? Ĉu gravas?

URL estas esence adreso al afero. La URL-j ne nur aludas retejojn, sed ankaŭ aliajn specojn de aferoj. Kelkaj ekzemploj de URL-skemoj estas http, https, ftp, telnet, data kaj mailto. En ĉi tiu artikolo mi parolas pri retejoj, kiuj uzas la http- aŭ la https-skemon.

URL-adresoj, kiuj finiĝas per suprenstreko, referencas dosierujon; tiuj, kiuj ne, referencas dosieron. Kiam vi klakas la ligilon https://freakspot.net/eo, la servilo rimarkas, ke la bezonata adreso ne estas dosiero, kaj iras al https://freakspot.net/eo/. Ĉi tie ĝi trovas ĉefan dosieron nomitan index.html aŭ index kun alia finaĵo kaj montras ĝian enhavon.

Sekve la ŝarĝo de retejo estas pli rapida, kiam ni uzas ligilojn al ĉefaj retejoj, kiuj finiĝas per suprenstrekoj (ekzemple /) aŭ kiam ni ligas al la dosiernomo (ekzemple https://freakspot.net/eo/arba-strukturo-per-CSS-kaj-HTML/index.html).

Transsalti pagmurojn de ĵurnaloj

Multaj ĵurnaloj montras pagmurojn, kiuj malhelpas, ke ni vidu la tutan enhavon de la artikoloj. Ekzistas tamen kelkaj ruzoj por eviti ilin.

Utila kromaĵo por la retumilo, kiu ebligas al ni salti tiujn pagmurojn, estas Bypass Paywalls Clean. Ĉi tiu kromaĵo funkcias en popularaj retejoj kaj oni povas facile aldoni aliajn. Kiel ĝi funkcias? Simple la kromaĵo uzas ruzojn kiel malaktivigi la Ĝavoskripton, malaktivigi la kuketojn aŭ ŝanĝi la nomon de klienta aplikaĵo (angle user agent) al tiu de konita ret-araneo (kiel Googlebot).

Ne necesas instali la antaŭan kromaĵon, se vi ne volas. Legu plu por detale scii la ruzojn, kiujn oni povas uzi por eviti plejparton de la pagmuroj.

Legu plu el Transsalti pagmurojn de ĵurnaloj