Bombuloj estas la ĉefroluloj de ĉi tiu platforma ludo. Bomba Azul estas la nura bombulo, kiu ne estis kaptita de la malbona Gaxlon. Vi devas savi la aliajn bombulojn kaj la reĝon Aldanon. Ĉiu bombulo havas specialan kapablecon: Bomba Amerela povas rapide kuri kaj salti pli ol la aliaj, Bomba Verde povas eksplodi, la reĝo Aldano povas haltigi la tempon, ktp. Post savi bombulon, vi povas ŝanĝi al ri dum la aventuro.
En la ludo estas 7 regionoj tre malsimilaj. Ĉiu el ili havas ĉefan malamikon. Vi devos inteligente uzi ĉiun bombulon por antaŭeniri.
La ludo ankaŭ havas nivelan redaktilon por krei novajn nivelojn.
Ĉar bildoj esprimas pli ol mil vortojn, mi montras malsupre al vi mallongan videon:
Vi povas instali la ludon en GNU/Linukso kaj Vindovo. Por instali ĝin en
distribuoj bazitaj sur Debiano, vi devas elŝuti la plej novan .deb
-an
dosieron el la eldona
paĝo kaj plenumi
ĝin.
Komentoj