Privateco estas kolektiva afero

Multaj homoj persone klarigas kial ili protektas aŭ kial ne sian privatecon. Oni aŭskultas de tiuj, al kiuj ne multe gravas, ke ili devas kaŝi nenion. Kiuj zorgas, faras tion por protekti sin kontraŭ senskrupulaj firmaoj, subpremaj ŝtatoj, ktp. Ambaŭ kutime supozas, ke privateco estas persona afero, sed ne estas.

Privateco estas afero kaj individua kaj kolektiva. La datenoj akiritaj de grandaj firmaoj kaj registaroj malofte estas individue uzitaj. Ni povas kompreni, ke la privateco estas individua rajto rilate al komunumo, kiel diras Edward Snowden:

Argumenti, ke la privateco ne gravas al vi ĉar vi ne devas kaŝi ion, ne estas malsama ol diri, ke la gazetarlibereco ne gravas al vi ĉar vi ne devas diri ion.

Viaj datenoj povas esti uzita por bono aŭ por malbono. La datenoj senbezone kaj senpermese kolektitaj kutime estas uzitaj por malbono.

La ŝtatoj kaj la grandaj teknologiaj firmaoj ege malobservas nian privatecon. Multaj homoj silente aprobas argumentante, ke ne eblas fari ion por ŝanĝi tion: la firmaoj havas tro da povo kaj la registaroj faros nenion por ŝanĝi la situacion. Kaj tiuj homoj ja kutimas doni povon al firmaoj, kiuj gajnas monon per iliaj datenoj, kaj diras tiel al la ŝtatoj, ke ili ne estos baro, kiam ili volu realigi politikojn de amasa gvatado. Vere ili damaĝas la privatecon de tiuj, kiuj zorgas.

La kolektiva ago komencas en la individuo. Ĉiu homo devus pripensi, se ri donas proprajn datenojn, kiujn ri ne devus doni, se ri favoras la kreskadon de kontraŭprivatecaj firmaoj kaj, eĉ pli grave, se ri estas rompante la privatecon de siaj proksimuloj. La plej bona maniero protekti la privatan informon estas ne doni ĝin. Per konscia rigardo al la problemo oni povas subteni protektojn, kiuj defendas la privatecon.

La personaj datenoj estas tre valoraj — tiom, ke kelkaj nomas ilin la «nova nafto» — ne nur ĉar ili povas esti venditaj al aliuloj, sed ankaŭ ĉar ili donas povon al tiu, kiu havas ilin. Kiam ni donas ilin al registarojn, ni donas al ili povon, por ke ili kontrolu nin. Kiam ni donas ilin al firmaoj, ni donas al ili povon, por ke ili havu influon sur nia konduto. Finfine la privateco gravas, ĉar ĝi helpas al ni konservi la povon, kiun ni havas sur niaj vivoj, tiun povon, kiun tiom pene ili klopodas forpreni de ni. Mi ne donacos nek fie vendos miajn datenojn, ĉu vi?

Kiel forigi tabelajn ĉelojn en LibreOffice Writer

Por forigi ĉelojn la sola opcio estas forigi ĝiajn borderojn. Ĉi tie mi havas tabelon, el kiu mi volas forigi tri el la plej supraj ĉeloj, kiuj troas:

Por fari tion ni devas alklaki la Borderoj-butonon, kiu aperas malsupre, kiam ni elektas la forigotajn ĉelojn, kaj poste mi alklakas la butonon Sen borderoj, kiel ni faras en la jena bildo:

Se vi perdiĝas, ĉi tie estas ankaŭ klariga video:

Jen la rezulto:

Kial kelkaj URL-j finiĝas per suprenstreko?

Eble vi trovis URL-jn, kiuj finiĝas per suprenstreko (kiel https://freakspot.net/eo//, servila dosieruja radiko), kaj aliajn, kiuj ne finiĝas per suprenstreko (kiel ĉi tiu : https://www.gnu.org/gnu/gnu.html). Kio estas la diferenco? Ĉu gravas?

URL estas esence adreso al afero. La URL-j ne nur aludas retejojn, sed ankaŭ aliajn specojn de aferoj. Kelkaj ekzemploj de URL-skemoj estas http, https, ftp, telnet, data kaj mailto. En ĉi tiu artikolo mi parolas pri retejoj, kiuj uzas la http- aŭ la https-skemon.

URL-adresoj, kiuj finiĝas per suprenstreko, referencas dosierujon; tiuj, kiuj ne, referencas dosieron. Kiam vi klakas la ligilon https://freakspot.net/eo, la servilo rimarkas, ke la bezonata adreso ne estas dosiero, kaj iras al https://freakspot.net/eo/. Ĉi tie ĝi trovas ĉefan dosieron nomitan index.htmlindex kun alia finaĵo kaj montras ĝian enhavon.

Sekve la ŝarĝo de retejo estas pli rapida, kiam ni uzas ligilojn al ĉefaj retejoj, kiuj finiĝas per suprenstrekoj (ekzemple /) aŭ kiam ni ligas al la dosiernomo (ekzemple https://freakspot.net/eo/arba-strukturo-per-CSS-kaj-HTML/index.html).