Konsulti Tviteron per libera programaro kaj privatece

Tvitero estas centra socia reto, kiu bezonas la uzon de proprieta programaro. Estas preskaŭ maleble uzi Tvitero sen forlasi vian privatecon aŭ liberecon... krom se ni uzas alian fasadon, kiel Nitter-on, pri kiu mi skribas en ĉi tiu artikolo.

Mi pensas, ke ĝia nomo estas akronimo de not twitter (Esperante «ne Tvitero»). Sed al kiu gravas tion? Ĝi bone funkcias, ĝia interfaco estas malpeza, vi povas agordi ĝian nodon, ĝi havas proprajn RSS-fluojn, estas sinadapta, evitas, ke Tvitero konu vian IP-adreson: tio gravas al mi.

Legu plu el Konsulti Tviteron per libera programaro kaj privatece

Trovi rompitajn ligilojn en retejo

«Paĝo ne trovita», «eraro 404», ktp.: tio ĝenas. Do, reta programisto, serĉu kaj reparu la rompitajn ligilojn de via retejo de tempo al tempo.

Trovi ilin

Ekzistas multaj retaj iloj; mia prefera estas W3C Link Checker. Eblas ankaŭ instali ĝin en via komputilo, ĉar ĝi estas libera programaro.

La instruoj pri ĝia uzado troviĝas en ĝia deponejo. Mi montras rapide al vi en la jena video, kiel instali kaj uzi ĝin en via komputilo:

Legu plu el Trovi rompitajn ligilojn en retejo

Malŝalti komputilon post fino de procezo

Okaze ni volas malŝalti la komputilon, sed ni estas plenumanta taskon (ekzemple elŝuton, ĝisdatigon, ktp.). Ni povas atendi ĝian finon por malŝalti la komputilon mane aŭ ni povas diri al la komputilo, ke ĝi malŝaltu sin, kiam la procezo finu. En ĉi tiu artikolo mi montras kiel fari la aŭtomatan solvon.

Legu plu el Malŝalti komputilon post fino de procezo

diff por bildoj en Git

La implicita diff de Git ne montras la ŝanĝojn inter bildoj. Tio estas normala: ĝi ne estas pensita por tio. Tamen estus bonega, se Git montrus la bildajn ŝanĝojn kiel la kodajn, ĉu ne? Almenaŭ io pli bela ol...

$ git diff
diff --git a/es-ES/images/autobuilder.png b/es-ES/images/autobuilder.png
index 6f5f6eb..6f0dd78 100644
Binary files a/es-ES/images/autobuilder.png and b/es-ES/images/autobuilder.png differ

Io tia...

Tion faris mi per skripto, kiu uzas ImageMagick, por kompari bildojn. Ĉi tie montras mi, kiel vi povas fari la samon.

Legu plu el diff por bildoj en Git