Trovi kaŝitajn servojn por Tor povas esti komplika afero sen la helpo de serĉilo. Bonŝance estas kelkaj. La ligiloj al ĉi tiuj serĉiloj nur funkcias en retumiloj, kiuj ebligas aliri al kaŝitajn servojn, kiel Tor Browser kaj Brave.
1. Ahmia
Ĉi tiu serĉilo estas libera kaj havas pli ol 53 000 kaŝitajn servojn indeksitajn1. Male al aliaj serĉiloj, ĝi ne indeksas infanan pornografion2.
2. Torch
Ĉi tiu serĉilo asertas esti la plej serĉilo malnova kaj tiu, kiu dum plej da tempo funkcias en la profunda Interreto. Ĝi estas financita per reklamoj kaj ne hontas indeksi infanan pornografion kaj aliajn specojn de kontraŭleĝaj enhavoj.
3. Iceberg
Ĝi indeksas ĉian enhavon. Ĝi estas financita per reklamoj. Ĝi ebligas al vi indeksi retejojn kaj montras poentojn de la paĝo bazite sur la nombro de mencioj kaj sur la sekureco por la uzanto.
4. TorLanD
Ĝi indeksas ĉian enhavon. Ĝi financas sin per reklamoj. Ĝi ebligas al vi indeksi retejojn.
5. Haystak
Ili ne indeksas enhavon, kiun ili konsideras malmoralan kaj kontraŭleĝan, kiel mistraktadon de infanoj kaj homan ŝakradon. Ili asertas, ke ili indeksis pli ol 1,5 miliardoj da paĝoj de 260 000 kaŝitaj servoj. Ili havas adreson por ricevi donacojn kaj la opcion pagi por kromaj funkcioj.
6. OnionLand Search
Ili havas paĝon de kondiĉoj pri uzo, en kiu ili kondamnas la kontraŭleĝajn uzojn. Ili financas sin oferante gastigadon de kaŝitaj servoj kaj per reklamoj.
7. Ourrealm
Ĝi estas financita per reklamoj. Ĝia devizo estas «serĉu trans la cenzuro»3.
8. Ondex
Ĝi estas financita per reklamoj. Ĝi indeksas ĉian enhavon.
9. Deep Search
Ĝi montras tendencajn kaŝitajn servojn en la ĉefa paĝo. Ĝi indeksas ĉian enhavon. Ĝi estas financita per reklamoj.
10. Find Tor
Ĝi indeksas ĉian enhavon. Ĝi estas financita per reklamoj kaj anoncas, ke ĝi aĉeteblas.
Aliaj opcioj por trovi enhavon
Estas listoj de kaŝitaj servoj, diskutejoj, ktp. Ĉi tiu artikolo nur prezentas liston de iuj el la plej popularaj serĉiloj.
-
Oni povas konsulti la liston en https://ahmia.fi/onions/ aŭ http://juhanurmihxlp77nkq76byazcldy2hlmovfu2epvl5ankdibsot4csyd.onion/onions/. ↩
-
Ili havas publikan nigran liston de paĝoj, kiujn ili ne indeksas. ↩
-
Search beyond censorship en la angla. ↩
Komentoj