1. Enkonduko
La kompetentenco pri informo estas tre grava en la nuntempa socio, kie la homaj vivoj estas peritaj per ĉiuspecaj teknologioj kaj ekzistas ega kvanto da informo je ilia dispono. La celo de ĉi tiu eseo estas prezenti ĉi tiun gravan temon, mallonge analizi la nuntempan situacion kaj determini kiel plibonigi la kompetentecon de la homoj en nia socio.
2. Informa kompetenteco kontraŭ cifereca kompetenteco
La socio de la evoluintaj landoj ne povas esti komprenita sen la informaj teknologioj, kiuj iĝis parto de niaj vivoj. Nun ne nur junuloj grandskale uzas teknologiojn; multaj maljunuloj jam havas saĝtelefonon, komputilojn, tabulkomputilojn, bitlegilojn, ktp. En Usono ekzemple 61 % de la loĝantaro pli aĝa ol 65 havas saĝtelefonon1. Tamen indas demandi, ĉu ili vere efike uzas la teknologion por akiri kvalitan informon.
Per la adopto de la ciferecaj teknologioj naskiĝis terminoj kiel cifereca kompetenteco, informa socio kaj kompetenteco pri informo, inter aliaj. Ni komencos priskribante la informan socion, koncepton kreitan de la sociologo Yoneji Masuda en lia verko La informa socio kiel postindustria socio (origine eldonita en la japana en 1980). La termino aludas la socian gravecon donitan al la komunikado kaj al la informo en la nuntempa socio, kie miksiĝas sociaj, ekonomiaj kaj kulturaj rilatoj2. Tamen indas rimarkigi, ke la informa socio ne ekzistas en la tuta mondo, almenaŭ ne sammaniere: laŭ la datenoj de la International Telecommunication Union (Internacia Telekomunika Unio), 2,9 miliardoj da homoj neniam uzis la Interreton3.
Aliflanke la cifereca kompetenteco kaj la informa kompetenteco povas esti komprenataj preskaŭ kiel sinonimoj en la informa socio, ĉar la aliro al la informo estas perita per ciferecaj teknologioj. La du specoj de kompetentecoj estas nedisigeblaj4. Estas pro tio, ke mi uzos ilin kiel sinonimojn en ĉi tiu eseo. La termino cifereca kompetenteco emfazas la uzadon de teknologioj, dum informa kompetenteco estas pli neŭtra. Difino pri cifereca kompetenteco estas «la kapablo de homo scii kiam kaj kial ri bezonas informon, kie trovi ĝin kaj kiel taksi, uzi kaj komuniki ĝin etike»5. Oni povas havi pli aŭ malpli da cifereca kompetenteco.
3. La nuntempaj problemoj en la «informa socio»
3.1. Teknikaj limigoj
La komputila infrastrukturo sendube determinas la kapablon plej bone utiligi la ciferecajn kompetentecojn aplikitajn al la serĉo de informo. Ekzemple iuj malnovaj aparatoj ne povas uzi iujn komputilajn programojn, estas retoj de informo nealireblaj el iuj landoj, estas retumiloj (precipe malaktualaj aŭ ne-ĝisdatigitaj), kiuj ne povas bone ŝargi iujn retejojn, ktp.
La kapablo preterpasi tiujn barojn dependas, inter aliaj aferoj, de la sociekonomiaj kondiĉoj kaj de nia loĝloko. Ne gravas nian kompetentecon, ne eblas akiri iujn informojn, kiam ne estas aliro al elektro aŭ al Interreto, kie ni loĝas. Se ni ne havas monon por aĉeti komputilon kaj ne povas aliri al iu publika, kiel okazas en multaj malriĉaj landoj, eĉ ne eblos uzi la ciferecajn kompetentecojn. Se ni ne havas tiajn limigojn, kiel okazas en la evoluintaj landoj, ni povos uzi la teknologiojn kaj ni povos paroli pri cifereca kompetenteco.
Kelkaj firmaoj havas kondutojn, kiuj grandigas la problemon. La planita malnoviĝo, kiu malpliigas la utilan vivon de la teknologiaj produktoj, longatempe kaŭzas pli granda elspezo, igante la teknologion malpli alirebla. Ekzistas leĝaro por solvi ĉi tiun problemon, kiel la franca leĝo 2015-9926, kiu povas puni per dujara malliberigo aŭ kostaj monpunoj.
3.2. Nesufiĉaj kompetentecoj
Tamen, ke ni havu la rimedojn ne signifas, ke ni havas la kompetentecojn. Por disvolvi tiajn kompetentecojn ni devas lerni uzi la teknologiojn kaj uzi strategiojn, kiuj ebligas al ni alfronti la barojn.
La nuntempa edukada sistemo koncentriĝas en la akirado de tiuj kompetentecoj, sed per malĝusta maniero laŭ multaj kritikantoj, kiuj avertas pri la perdo de privateco de neplenaĝuloj postulante platformojn kiel Guglon kaj Microsoft-on7. Ne estis kuraĝigitaj platformoj amikaj de la privateco, malcentraj, memadministritaj kaj liberaj, sed la malo: oni dependas precipe de usonaj firmaoj, kiuj limigas la scion kaj tial malfaciligas la lernadon8. Aliflanke, nur unu el kvar firmaoj trejnis siajn dungitojn pri ciferecaj kompetentecoj en 20199; ankoraŭ multege da homoj uzas teknologiojn, kiuj igas ilin «uzataj», kaj ne «uzantoj»10, ĉar ili malhavas la liberecojn, kiujn la liberaj programoj donas11; la falsaj novaĵoj disvastiĝas12; la cifereca spaco estas plena de monopoloj13, ktp.
La falsaj novaĵoj disvastiĝas danke al centraj sociaj retejoj, kiel Facebook, kiuj gajnas monon per la atento kaj tiel radikaligas la uzantojn per falsaj novaĵoj, laŭ la riveloj e Frances Haugen14. La informo estas tre rapide diskonigita, kaj la homoj estas malpli kaj malpli da tempo analizante informon. La debato kaj la kritika analizo ne estas kuraĝigitaj, sed la donado de opinioj (pozitivaj per diskonigo, ŝato, pozitivaj komentoj; negativaj per manko de ŝato, de diskonigo, per negativaj komentoj) pri ŝoka afero, kiu ofendas nin, vekas nian atenton, aktivas niajn emociojn, ĉar estas tio, kio igas, ke homoj estu pli da tempo kontraŭ ekrano, riĉigante tiel la firmaojn, kiuj povas montri pli da reklamoj kaj kolekti pli da informo de la uzantoj. La rezulto estas socio frakciigita, malbone informita kaj kun malmulte da kritika spirito. Ne estas populara socia retejo bazita sur la respekta debato, kiu donas informfontojn, sen tro da okulfrapa enhavo, ktp., precize ĉar tio ne estas profitdona.
3.3. La mito de la ciferecaj denaskuloj
Pensky, kiu kreis la terminon «ciferecaj denaskuloj»15, ne faris vastan esploron pri tiu generacio, sed li baziĝis sur simplaj observoj, kiel la nombro de horoj, kiuj la universitataj studantoj pasiĝas kontraŭ ekranoj (sed sen provizi fontojn), kaj la fakto, ke la junuloj estis ĉirkaŭitaj per cifereca teknologio dum sia tuta vivo. Sole per ĉi tiuj observoj oni ne povas aserti, ke la junuloj komprenis tion, kion ili faris per tiuj aparatoj, aŭ ke ili efike kaj rendimente faris tion. Male la esploro montras al ni, ke tiuj «ciferecaj denaskuloj» naskitaj post 1984 ne havis profundan scion de la teknologioj, sed nur baza kompetenteco de labortablo, de sendado de mesaĝoj, de uzado de sociaj retejoj kiel Facebook kaj de retumado en la Interreto. Rowlands et al.17 konkludis, ke «multaj profesiaj komentoj, popularaj skribaĵoj kaj PowerPoint-prezentoj troigas la efekton de la komputilaj teknologioj en la junularo, kaj ke la ĉiea ĉeesto de la teknologio en iliaj vivoj ne kaŭzis plibonigon de la kapabloj de reteno, serĉo aŭ takso de informo».
La firmaoj klopodas krei dependecon de la studantoj al proprietaj programoj, donante ilin senkoste. Ĉi tiuj programoj ofte kolektas personajn datenojn por vendi ilin, profitas per reklamoj kaj havas limigan permesilon, kion oni devas pagi8. La maljunuloj, kiuj ne scias la verajn intencojn de la firmaoj, estas facilaj predoj. Ili ne estas geniuloj, sed lernas, kaj ili povas malbone lerni. La intenco de tiuj firmaoj ne estas, ke ili lernu, sed generi dependecon al iliaj produktoj.
La mito de la ciferecaj denaskuloj estas io damaĝa, ĉar ĝi klopodas ŝajnigi, ke la problemo de la cifereca subkompetenteco ne ekzistas aŭ estos solvita, kiam la pli junaj generacioj anstataŭigas la plej maljunaj.
3.4. Cenzuro
Estas politikaj faktoroj, kiuj instigas la aperon de teknologiaj kaj informaj monopoloj, kvankam estas kelkaj klopodoj fare de iuj branĉoj por solvi ĉi tiun situacion. Rilate al la rezultoj montritaj de la serĉiloj oni observas grandan politikan influon. Ekzempla la Eŭropa Unio devigas al la serĉiloj cenzuri rezultojn, kiuj malobservas la aŭtorrajton, kiuj ne respektas la rajton esti forgesita, kaj lastatempe estis cenzuritaj la rusaj ŝtataj komunikiloj18. Aliflanke Ĉinio ankaŭ cenzuras multajn rezultojn oferitajn de la serĉiloj disponeblaj en sia teritorio19.
Kelkaj serĉiloj ankaŭ povas decidi cenzuri ĉiujn la rezultojn pri specifa temo, speco de enhavo, ktp., sendepende de la geografia situo de la uzantoj. Estas ĉi tio, kion faras DuckDuckGo, kiu ne plu montras en sia listo de rezultoj retejojn rilatajn al la «rusa misinformado»20. La plejparto de la serĉiloj ne kutimas malferme agnoski fari ĉi tiajn agojn kaj havas nenian travideblecon. Google amasigas dekojn da monpunojn pro ŝanĝi la rezultojn por sia propra profito21. Preskaŭ ĉiuj uzas Guglon: 91,56 % en marto de 2022, laŭ Statcounter22, kaj ĝin sekvas Bing kun 3,1 %. Estas libera kaj malcentra serĉilo nomita YaCy, sed ĝi ne estas multe uzata kaj ĝiaj rezultoj ne estas bonaj por retoj tiel grandaj kiel la Interreto, do ĝi estas multe pli uzata en intraretoj.
Tre multekostas disvolvi Interretan serĉilon, kaj same multekostas konservi ĝin. Tial preskaŭ ĉiuj serĉiloj apartenas al grandaj firmaoj.
3.5. La informo malaperas
Aliflanke multaj informoj ankaŭ malaperas pro ekonomiaj kialoj, pro la manko de mono, pro malmulte da disvastiĝo de la retejo, ktp. Same okazis al la malnovaj libroj: el Grekio kaj Romio nur alvenis al ni kelkaj popularaj verkoj, kaj malmultege da nepopularaj. La arkivistoj, bibliotekistoj, legintoj, ktp., konservis tiujn verkojn, do ni nuntempe povas trovi kopiojn en bibliotekoj kaj en la Interreto. En Interreto gastigi retejon kostas monon: kaj la koston de la servilo kaj tiun de la domajno, krom se oni elektas uzi alternativan protokolon, kiel tiun de la kaŝita servo de Tor (per kiu oni nur pagas por la servilo), aŭ oni dependas de la gastigado donita de alia homo, organizaĵo aŭ firmao (kutime kontraŭ la meto de reklamoj, subtene de donacoj aŭ simple kiel ago propra de mecenato). Multege da retejoj malaperis, ĉar oni ne konservis la servilojn aŭ oni ne pagis la domajnon. Se la verkoj ne vekis multe da intereso, eble la kopioj perdiĝis. Tiu informo ankaŭ povas esti grava por ni, kaj eble iu arkivis ĝin. Do estas bone, ke ni sciu, ke estas arkivoj de retejoj kaj de plurmediaj dosieroj kiel Internet Archive.
Je aprilo de 2022, Internet Archive havas pli da 670 miliardoj da retejoj; 34 milionoj da libroj kaj tekstoj; preskaŭ ok milionoj da filmoj, videoj kaj televidprogramoj; 800 000 komputilaj programoj, 14 milionoj da aŭdaĵdosieroj, 4,3 milionoj da bildoj, inter aliaj aferoj, kutime arigitaj per kolektoj, disponeblaj en kelkaj aranĝoj kaj kun metadatenoj23. Internet Archive estas neprofitcela organizo. Ankaŭ ekzistas aliaj samcelaj projektoj (kiel archive.today) kaj registaraj iniciatoj, kiel la Memento-projekto24 (de Usono).
4. Kiel pliigi la kompetentecon pri informo
La kompetentecoj pri la uzado de programoj kaj la kapabloj prezenti informpetojn por solvi problemojn estas ankaŭ gravaj en nia informa socio. La serĉkapabloj ne nur konsistas el la serĉado per serĉilo, sed ankaŭ el retumi tra programaj menuoj, partopreni en diskutejoj, ktp. Ankaŭ gravas scii, kiu programa versio ni uzas, ĉar povas esti solvojn en Interreto por versio, kiun ni ne uzas kaj kiu ne utilas al ni.
Resume, ju pli alta la nivelo de cifereca kompetenteco, des pli evoluita estas nia kapableco serĉi informon. Se ni scias, kio estas retumilo kaj kiel ĝi funkcias, ni povas pli bone serĉi; se ni scias kiel uzi prokuran servilon, ni povas eviti la limigojn de aliro al la informo laŭ la geografia situo (kutime laŭ lando) aŭ IP-adreso; se ni scias la antaŭjuĝon de la serĉiloj, ni povos kompari la serĉrezultojn kaj elekti la plej taŭgan serĉilon por ĉiu informpeto; se ni konsultas retajn arkivojn, ni povos vidi, kiel ŝanĝis la informon tra la tempo, kaj paĝojn, kiuj ne plu estas alireblaj; ktp.
Por disvolvi tiujn kompetentecojn bezonatas la edukado kaj la praktiko. Same kiel oni ne lernas ludi la gitaron en unu tago, oni ankaŭ ne lernas uzi komputilon kaj efike aliri al la informo en unu tago. La familio, la firmaoj kaj la edukada komunumo havas esencan rolon por kuraĝigi la disvolvadon de tiuj kapabloj.
Kiam ni bezonas akiri iun informon kaj ni trovas barojn, ni havas ŝancon lerni eviti ilin. Ni povas esplori, kiel alfronti tiujn barojn, kiel uzi strategiojn por akiri pli rilatan informon. Iu, kiu preterpasis tiujn barojn, povas helpi nin fari la samon. La rolo de la komunumo de uzantoj tre gravas, same kiel tiu de la lernigantoj.
Tamen ni ne antaŭeniros per tiu kapabloj, se sufiĉas al ni tio, kion ni scias, aŭ ni pensas, ke estas neniu problemo en la informo akirita. Homo kaptita en la veziko de la sociaj retejoj, konsumante falsajn informojn kaj aĉetante pro la ega reklamindustrio en Interreto, povas ignori ĉi tiujn kapablojn kaj pensi, ke ri estas sperta pri la uzo de la komputilaj teknologioj. Ri povas esti viktimo de la efiko Dunning-Kruger, kiun David Dunning tiel resumis: «Se vi estas nekompetenta, vi ne povas scii, ke vi estas nekompetenta... La kapabloj, kiujn vi bezonas por produkti ĝustan respondon estas ekzakte la kapabloj, kiujn vi bezonas por rekoni, kio estas ĝusta respondo»25.
Plej bone estas havi kompetentecojn, kiuj ebligas al ni adaptiĝi al ĉio. Ne sufiĉas scii, kiel uzi specifan serĉilon, programon, ktp., sed necesas koni iliajn komunajn ecojn. Tiumaniere, se la programo estos ĝisdatigita aŭ ni troviĝas en alia operaciumo kun malsama programo, ni povos daŭre uzi ĝin sen grandaj komplikaĵoj kaj malfacilaĵoj.
5. Konkludo
La «informa socio» estas ĝenerale tre misinformita. Tamen la kapabloj, kiuj apartenas al la cifereca kompetenteco, povas esti akiritaj per edukado kaj praktiko. La eduka sistemo kreskigis la ciferecan kompetentecon dum la jaroj, sed ne sufiĉe en bazaj edukaj niveloj. Tiuj, kiuj akiru pli altan nivelon de informaj kapabloj, povos pli bone partopreni en ĉi tiu socio.
-
Pew Research Center: Internet, Science & Tech. Mobile Fact Sheet. 23 de novembro de 2021 [aliro: 23 de februaro de 2022]. Disponebla en: https://www.pewresearch.org/internet/fact-sheet/mobile/. ↩
-
ALFONSO SÁNCHEZ, I. R. La Sociedad de la Información, Sociedad del Conocimiento y Sociedad del Aprendizaje. Referentes en torno a su formación. Bibliotecas. Anales de Investigación, 12 (2), 2016, p. 236. Disponebla en: https://dialnet.unirioja.es/servlet/articulo?codigo=5766698. ↩
-
International Telecommunication Union. Statistics. 2021 [aliro: 17-a de aprilo de 2022]. Disponebla en: https://www.itu.int/en/ITU-D/Statistics/Pages/stat/default.aspx. ↩
-
HOVIOUS, A. Digital vs. Information Literacy. Designer Librarian. 24-a de aprilo de 2014 [aliro: 3-a de aprilo de 2022]. Disponebla en: https://designerlibrarian.wordpress.com/2014/04/24/digital-vs-information-literacy/. ↩
-
Editores da Wikipédia. Alfabetización informacional. 2021 [aliro: 3-a de marto de 2022]. Disponebla en: https://es.wikipedia.org/wiki/Censura_de_Internet_en_la_Rep%C3%BAblica_Popular_China. ↩
-
LOI n° 2015-992 du 17 août 2015 relative à la transition énergétique pour la croissance verte (1). 17 de aŭgusto de 2015 [aliro: 17-a de aprilo de 2022]. Disponebla en: https://www.legifrance.gouv.fr/loda/id/JORFTEXT000031044385/. ↩
-
MANUEL; RAQUEL. Competencias digitales con mirada crítica. 25-a de junio de 2021 [aliro: 30-a de marto de 2022]. Disponebla en: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:EsLibre_2021_P25_-_Manu,_Raquel_-_Competencias_digitales_con_mirada_cr%C3%ADtica.webm. ↩
-
STALLMAN, R. M. Software libre y educación. Retejo de la GNU-operaciumo. 2021 [aliro: 30-a de marto de 2022]. Disponebla en: https://www.gnu.org/education/education.es.html. ↩↩
-
RODELLA, F. Solo una de cada cuatro empresas forma a sus empleados en competencias digitales. El País. 2-a de julio de 2019 [aliro: 30 de março de 2020]. Disponebla en: https://elpais.com/retina/2019/07/02/tendencias/1562062119_351000.html. ↩
-
STALLMAN, R. M. Glossary. Richard Stallman’s personal site. 2020 [aliro: 4-a de março de 2022]. Disponebla en: https://stallman.org/glossary.html. ↩
-
STALLMAN, R. M. ¿Qué es el Software Libre? Retejo de la GNU-operaciumo. 2019 [aliro: 4-a de marto de 2022]. Disponebla en: https://www.gnu.org/philosophy/free-sw.es.html. ↩
-
CARVALHO, D. Por que as pessoas acreditam em fake news, segundo a psicologia social. Blog Política na Cabeça. 25-a de junio de 2019 [aliro: 2-a de aprilo de 2022]. Disponebla en: https://www.blogs.unicamp.br/politicanacabeca/2019/06/25/fake-news-por-que-as-pessoas-acreditam-em-noticias-falsas-segundo-a-psicologia-social/. ↩
-
DEL CASTILLO, CARLOS. Multinacionales digitales. Monopolio, control, poder: negocio. El Diario. 15-a de aŭgusto de 2020 [aliro: 30-a de marto de 2020]. Disponebla en: https://www.eldiario.es/tecnologia/multinacionales-digitales-monopolio-control-negocio_130_6137536.html. ↩
-
MILMO, D. Facebook revelations: what is in cache of internal documents? The Guardian. 25-a de oktobro de 2021 [aliro: 7-a de aprilo de 2022]. Disponebla en: https://www.theguardian.com/technology/2021/oct/25/facebook-revelations-from-misinformation-to-mental-health. ↩
-
PRENSKY, M. Digital Native, Digital Immigrants. On the Horizon. 2001, 9 (5). Disponebla en: https://www.marcprensky.com/writing/Prensky%20-%20Digital%20Natives,%20Digital%20Immigrants%20-%20Part1.pdf. ↩
-
BULLEN, M. et al. The digital learner at BCIT and implications for an e-strategy. Oktobro de 2008 [aliro: 17-a de aprilo de 2022]. Disponebla en: https://app.box.com/s/fxqyutottt. ↩
-
ROWLANDS, I. et al. The Google generation: The information behaviour of the researcher of the future. Aislib proceedings: New Information Perspectives. 2008, 60, p. 290-310. Disponebla en: http://dx.doi.org/10.1108/00012530810887953. ↩
-
União Europeia e gigantes da web censuram as agências RT e Sputnik. Pragmatismo Político. 3-a de marto de 2022 [aliro: 30-a de marto de 2022]. Disponebla en: https://www.pragmatismopolitico.com.br/2022/03/uniao-europeia-web-censuram-agencias-rt-sputnik.html. ↩
-
Redaktistoj de Vikipedio. Censura de Internet en la República Popular China. 2022 [aliro: 30-a de marto de 2022]. Disponebla en: https://es.wikipedia.org/wiki/Censura_de_Internet_en_la_Rep%C3%BAblica_Popular_China. ↩
-
WEINBERG, G. Mensaje en la red social Twitter. 10-a de marto de 2022 [aliro: 30-a de marto de 2022]. Disponebla en: https://nitter.snopyta.org/yegg/status/1501716484761997318. ↩
-
RAYÓN, A. Los monopolios de Google. Deia.eus. 4-a de aprilo de 2021 [aliro: 2-a de aprilo de 2022]. Disponebla en: https://www.deia.eus/vivir-on/contando-historias/2021/04/04/monopolios-google/1110752.html. ↩
-
Search Engine Market Share Worldwide. Statcounter. Marto de 2022 [aliro: 30-a de marto de 2020]. Disponebla en: https://gs.statcounter.com/search-engine-market-share. ↩
-
Internet Archive: Digital Library of Free & Borrowable Books, Movies, Music & Wayback Machine. 2022 [aliro: 6-a de aprilo de 2022]. Disponebla en: https://archive.org/ ↩
-
Redaktistoj de Vikipedio. Memento Project. 15-a de novembro de 2021 [aliro: 17-a de aprilo de 2022]. Disponebla en: https://en.wikipedia.org/wiki/Memento_Project. ↩
-
MORRIS, E. The Anosognosic’s Dilemma: Something’s Wrong but You’ll p Never Know What It Is (Part 1). Opinionator. The New York Times. 20-a de junio de 2010 [aliro: 8-a de aprilo de 2022]. Disponebla en: https://web.archive.org/web/20220331180557/https://opinionator.blogs.nytimes.com/2010/06/20/the-anosognosics-dilemma-1/. ↩
Komentoj