Krei hazardajn videojn per FFmpeg

FFmpeg havas filtrilojn, kiuj ebligas hazarde krei videojn. La geq-filtrilo povas krei videan bruon (uzante nullsrc-n kiel blankan fonon), dum la aevalsrc-filtrilo povas krei sonan bruon.

Do ni povas krei bruan nigra-blankan videon de 1280x720 pikseloj per la jena komando:

ffmpeg -f lavfi -i nullsrc=s=1280x720 -filter_complex \
"geq=random(1)*255:128:128;aevalsrc=-2+random(0)" \
-t 10 bruo.mkv

Per la jena komando ni atingas la samon, sed kun koloroj:

ffmpeg -f rawvideo -video_size 1280x720 -pixel_format yuv420p -framerate 30 \
-i /dev/urandom -ar 48000 -ac 2 -f s16le -i /dev/urandom -codec:a copy \
-t 5 bruo-kun-koloroj.mkv

Ĉi tie ni uzas /dev/urandom, sed ni ankaŭ povas uzi la antaŭe uzitan geq-filtrilon.

Oni povas uzi tiujn komandojn por krei ekzemplajn videojn. Ankaŭ oni povas uzi ilin por rapide plenigi per rubaj videoj servilojn de retejoj, kiuj akceptu videojn, kaj tiel ili perdus monon longatempe, se ili ne forigus ilin (legu «Kiel detrui Google»), ĉar tiaj videoj okupas multe da spaco. La lasta (5-sekunda) video okupas 106 MB.

Komentoj