Se vi volas pruvi, ke Mastodon-konto estas via kaj ne de aliulo, kiu ŝajnas esti vi, vi povas aŭtentigi vian retejon. Por fari tion vi devas sekvi la jenajn paŝojn:
- Premu Redakti profilon en via profila paĝo aŭ iru al Preferoj kaj poste al Profilo.
- En Profilaj metadatumoj aldonu retejon. Vi povas skribi «Retejo» en la Etikedo-kampo kaj la URL-n de via retejo en la Enhavo-kampo.
- Alklaku la Kontrolo-langeton kaj poste kopiu la kodon, kiu aperas sub JEN GVIDILO (vi povas premi la
Kopii-butonon), kaj algluu ĝin al la dosiero
index.html
,index.php
aŭ al ekvivalenta dosiero de via retejo1. - Fine, premu KONSERVI ŜANĜOJN.
Kiam vi reŝarĝos vian Mastodon-profilon, via retejo aperos aŭtentigita.
-
Kiam la aŭtentigo finiĝos, mi rekomendas al vi forigi la aŭtentigan kodon. ↩
Komentoj