Se vi volas pruvi, ke Mastodon-konto estas via kaj ne de aliulo, kiu ŝajnas esti vi, vi povas aŭtentigi vian retejon. Por fari tion vi devas sekvi la jenajn paŝojn: Legu plu el Kiel aŭtentigi Mastodon-konton
Kategorio: Ruzo
Elŝuti ludliston el YouTube
Vi povas uzi la programon yt-dlp
.
Estas kelkaj manieroj instali ĝi, unu el ili
estas pere de la pako-administrilo de via distribuo:
sudo apt install yt-dlp
Por elŝuti ludliston oni simple devas tajpi en terminalo yt-dlp
, la
URL-n de la ludlisto kaj premi la enigan klavon. Ekzemple:
yt-dlp https://youtube.com/playlist?list=PLvvDxND6LkgB_5dssZod-3BET4_DFRmtU
Ĉi tiu programo ne nur elŝutas videojn el YouTube, sed ankaŭ povas elŝuti videojn el multaj retejoj.
Transsalti pagmurojn de ĵurnaloj
Multaj ĵurnaloj montras pagmurojn, kiuj malhelpas, ke ni vidu la tutan enhavon de la artikoloj. Ekzistas tamen kelkaj ruzoj por eviti ilin.
Utila kromaĵo por la retumilo, kiu ebligas al ni salti tiujn pagmurojn, estas Bypass Paywalls Clean. Ĉi tiu kromaĵo funkcias en popularaj retejoj kaj oni povas facile aldoni aliajn. Kiel ĝi funkcias? Simple la kromaĵo uzas ruzojn kiel malaktivigi la Ĝavoskripton, malaktivigi la kuketojn aŭ ŝanĝi la nomon de klienta aplikaĵo (angle user agent) al tiu de konita ret-araneo (kiel Googlebot).
Ne necesas instali la antaŭan kromaĵon, se vi ne volas. Legu plu por detale scii la ruzojn, kiujn oni povas uzi por eviti plejparton de la pagmuroj.
Legu plu el Transsalti pagmurojn de ĵurnaloj