En ĉi tiu artikolo mi montras kiel instali Nginx-servilon, kiu povas plenumi PHP-programojn en Debiano 11.
Unue oni devas instali la sekvajn pakojn:
sudo apt install nginx php php-fpm
Poste oni devas malkomenti la sekvajn liniojn de la defaŭlta agorda
dosiero de Nginx (/etc/nginx/sites-available/default
):
#location ~ \.php$ {
# include snippets/fastcgi-php.conf;
#
# # With php-fpm (or other unix sockets):
# fastcgi_pass unix:/run/php/php7.4-fpm.sock;
# # With php-cgi (or other tcp sockets):
# fastcgi_pass 127.0.0.1:9000;
#}
Tiel estas la rezulto1:
location ~ \.php$ {
include snippets/fastcgi-php.conf;
# With php-fpm (or other unix sockets):
fastcgi_pass unix:/run/php/php7.4-fpm.sock;
# With php-cgi (or other tcp sockets):
#fastcgi_pass 127.0.0.1:9000;
}
Sekve oni devas kontroli se la sintakson de la agorda dosiero estas
ĝusta per sudo nginx -t
. Se ĝi ne montras eraron, lanĉu la servon
de PHP-FPM1 kaj reŝargu la agordojn de Nginx:
sudo systemctl enable php7.4-fpm
sudo systemctl start php7.4-fpm
sudo systemctl reload nginx
Fine ŝanĝu la permesojn, por ke nia uzanto povu aliri al la dosierujo de la loka servilo:
sudo chown -R $USER:www-data /var/www/html
Vi povas kontroli, se PHP plenumas en via retumilo kreante testan
programon nomitan testo.php
en /var/www/html
ekzemple:
<?php
echo 'PHP plenumas en ĉi tiu servilo.';
Se vi malfermos la adreson http://localhost/testo.php en la retumilo, vi devos vidi paĝon kun la antaŭa mesaĝo.
Komentoj