Fantomoj?

La homamaso nenion komprenas: ĝi estas pigra kaj ne volas mem pensi. Amuzaĵoj senĉese, manĝaĵoj... Kion pli oni povas deziri? Ĝi havas eĉ fiero aparteni en ĉi tiu edeno, kiun ĝi defendos agitante kolorajn ŝtofojn kaj esprimante «ĝian» pripensitan opinion. Ĝisnune ĝi estas bona konsumante ĝian vivon ĉirkaŭ fantomoj —kiel Max Stirner dirus—; sed ĉu ĝi kredos en fantomoj kiam mankas manĝaĵoj?, kiam ĝi ne povas elturniĝi plu?

Pro la amasa formorto de specoj, la eta perdo de tero, la kresko de la kostoj de petrolo kaj aliaj kreitaj problemoj, kiu pli malbone povas fini estas kiu vivas en alia realo, kvankam neniu eskapas.

Kiom da arboj, riveroj, montaroj, birdoj, insektoj... el via regio vi povas nomi?; Kiom da markoj de poŝtelefonoj, aŭtoj, videludoj, de aliaj aferoj? Ĉu vi povus supervivi, se tuje estus malplenaj la bretaro de la superbazaro, sen la helpo de la ŝtato, de via familio?

De la Roma imperio kelkaj civitanoj travivis vidante spektaklojn, danke al la grajno, kiun la ŝtato donis al ili dum ĝi povis: panes et circenses. Iutage la manĝaĵo ne estus alirebla, ne protektus ilin plu la disfalante Romo. Se scii kiel supervivi sola nek povi gvidi iliajn proprajn vivojn, venis dungantoj por detranĉi iliajn kapojn.

«La celo de la ŝtato estas ĉiam la sama: limigi la individuon, malsovaĝigi rin, subordigi rin, submeti ĝin». — Max Stirner

Komentoj