La disvolvistoj de Invidious ricevis retmesaĝon el
YouTube, kiu petas, ke
ili ne plu havigu la programon. Laŭ la jura teamo de YouTube, ili
estus malobservantaj la uzkondiĉoj de la API de YouTube, kio ne eblas, ĉar Invidious ne uzas la API de YouTube.
Ili ankaŭ diras, ke Invidious «estas havigata en
invidious.io», kio ankaŭ ne veras, ĉar tiu
retejo ne gastigas neniun version de Invidious. Nuntempe estas 40 retejoj,
kiuj gastigas publikajn versiojn de Invidious, sur kiuj la
Invidious-skipo neniun regpovon havas, ĉar Invidious uzas la liberan
permesilon AGPL. Eĉ se
Invidious estu kontraŭleĝa en Usono, estas versioj gastigitaj en la
Tor-reto, en la
I2P-reto kaj en multaj landoj, kio igas, ke
efektive ne eblu malaperigi Invidious. Krome, ĝia kodo troviĝas en kelkaj
platformoj por disvolvistoj kaj en multege da komputiloj.
Invidious akceptis nek la kondiĉojn de uzado de la YouTube-API nek tiujn
de YouTube. YouTube ebligas la aliron al la enhavo gastigita en siaj
serviloj per la HTTP-protokolo, do Invidious neniel ciferece krimis; ĝi
simple defendas la rajton al la privateco kaj libereco.
Bonŝance, eĉ se Invidious malaperas, ekzistas aliaj liberaj projektoj
kiel Piped,
NewPipe kaj
youtube-dl. Ĉu Google ankaŭ minacos la
disvolvistojn de tiuj projektoj kaj iliajn milionojn da uzantoj?
Imagu drogon, kiu pliigas vian streson, anksion kaj kiu mense lacegigas
vin; drogon, kiu ne nur dependigas vin, sed kiu ĉiutage lasas vin sen
energion. Kiu uzus tiun drogon? Preskaŭ ĉiuj. Tiu drogo nomiĝas TikTok.
Ĉu vi sentas vin sola? Ne zorgu, en la komunumo de tendencoj kaj defioj
vi havos «amikojn», kiuj ege volos vidi kiel vi agas kiel idioto aŭ
vi ridinde kaj hontinde dancas.
Homoj mortis farinte stultajn defiojn.
Kiu kulpas? TikTok ne devigas al vi uzi la platformon, sed en mondo ege
stresa, kiu kaŭzas angoron kaj estas tro-dozo de dopamino, kun homoj
kiuj urĝe bezonas socian aprobon, ekzistas homoj, kiuj rifuĝas en toksa
medio. Estas homoj, kiuj sentas la neceson montri al aliuloj, ke ili
feliĉas, ke ili havas mirindan vivon... La realo estas tre malsama.
Pro familiaj konfliktoj, problemoj en la lernejo aŭ en la laborejo,
homoj rifuĝas en TikTok, kiu unuavide ne ŝajnas drogon, por forgesi
siajn problemojn. Tamen TikTok agas en la mezolimba vojo, aktivante la
sistemon de cerba rekompenco. Se vidi stultajn videojn igas, ke vi
forgesu viajn problemojn kaj ankaŭ donas al vi plezuron, vi vidos
stultajn videojn, kaj via cerbo volos fari tion denove, do vi vidas
alian videon kaj via cerbo produktas dopaminon. Iom post iom la
dopaminerga sistemo adaptiĝas: unue sufiĉos al vi vidi videon, sed poste
vi bezonos vidi du, tri, kvar... Por atingi la saman plezuran nivelon
kiel en la komenco vi devos vidi pli kaj pli da videoj.
Aliflanke la agoj, kiuj sane pliigas la dopaminon, kiel fari ekzercojn
kaj sane manĝi, estas tedaj. Oni ne povas kompari tiujn agojn kun tio,
kion la grandaj firmaoj ofertas, kio maksimume pliigas vian dopaminon,
sen nenia peno via, ĝis vi estas dika, elĉerpita...
Per sociaj retejoj kiel TikTok ne necesas, ke vi elektu tion, kion vi
volas vidi, ĉar la algoritmo elektas por vi la specon de merdo, kiun vi
ŝatas, donante ĝin al vi, sen ke vi devos movi unu fingron. Ĝi faras
tion senkoste, ĉar vi estas la produkto: ĝia negoco konsistas en
teni vin dependa antaŭ ekrano, por ke vi vidu la kiel eble plej grandan
nombron de reklamoj. Kial ili faras tion? Ŝanĝante iom post iom viajn
agojn kaj vian pensmanieron, alivorte igante vin dependa, sen ke vi
konsciu. Vi ne povas vidi kiel funkcias la algoritmo, kiu estis
hiperoptimumigita por dependigi vin, sed vi povas vidi la sekvan videon
kaj fari aliajn aferojn, kiuj igu, ke aliaj homoj restu pli da tempo en
la platformo, kiel komenti kaj ŝati. Vi estas uzato, ne uzanto.
Pro tio vi faris preskaŭ nenion dum tutaj tagoj kaj vi ĉiam estas tiel
laca, malgaja, enuigita, stresita, korpremita, senmotivigita, iritita,
malfortigita... mania.
Ĉu TikTok malsanigas homojn? TikTok estas reflekto de nia socio, socio
malsana, trompita per malvera feliĉo de la sociaj retejoj, laca de la
mondo. La sociaj retejoj scias multajn aferojn pri vi, sed vi nenion
scias pri ili, ĉar ili estas malliberaj programoj.
Ekzistas liberaj sociaj retejoj,
sed ili ankaŭ povas esti tre toksikaj.
Por liberigi vin de la dependeco vi povas klopodi la dopaminan
sentoksigon, tio estas, malpliigi la uzadon de sociaj retejoj kaj fari
aferojn, kiuj postulas penon kaj ne donas al vi tujan plezuron. Por ke
tio estu pli facila, oni povas fari tion iom post iom.
Kompreneble la sociaj retejoj ankaŭ povas esti utilaj, sed oni devas
modere uzi ilin. Plej bone estus, ke ili estu liberaj kaj
privatecrespektemaj. Ili ne devas instigi dependecon, tion kion TikTok,
Instagram, YouTube kaj aliaj sociaj retejoj faras.
Same kiel Invidious,
Piped disponebligas alian fasadon por
YouTube, kiu liberas kaj respektas vian privatecon.
La avantaĝo de Piped estas, ke ĝi funkcias per
SponsorBlock, do vi ne perdas vian tempon
senvole vidante sponsoritajn partojn de videoj. Mi nur menciis la
funkciojn, kiujn mi konsideras plej utilaj; en la projekta retejo estas
pli detala listo.
Kelkaj malavantaĝoj rilate al Invidious estas, ke ĝi ne permesas ordigi
la videojn de kanalo laŭ iliaj malnoveco aŭ populareco, sed ĝi simple
montras la lastajn videojn de la kanalo; ne estas butono por elŝuti
videojn kaj aŭdaĵojn; ne eblas vidi filmeran bildeton per movado de la
muŝo sur la templinion; ne aperas la videa bildeto, kiam vi konigas
ligilon...