1-a metodo: pruntepreni poŝtelefonon
Simpla maniero telefoni estas pruntepreni poŝtelefonon de homo sur la
strato. Se vi ĝentile demandas, konvinkas rin pri tio, ke vi ne havas
vian poŝtelefonon kun vi kaj ke estas urĝaĵo, verŝajne vi ne havos
problemon. Se vi havas problemon, alia eblo estas oferi ion kontraŭ la
favoro.
Vokoj povas esti registritaj de la telofonaj firmaoj kaj spionaj
agentejoj, do se vi bezonas multege da privateco, vi povas distordi la
voĉon. Se vi timas, ke la persono, kiu lasis al vi la telefonon,
malkaŝos al iu informojn rilatajn al via identeco (vizaĝajn trajtojn,
altecon, ktp.), vi povas protekti vin ŝanĝante vian aspekton, kutimajn
vestaĵojn kaj altecon por la voko (uzante kolorajn kontaktlensojn,
platformajn ŝuojn aŭ altajn kalkanumojn, razante vian barbon aŭ lasante ĝin
kreski, ŝanĝante vian hararanĝon, ktp.) Se vi bezonas pli da privateco,
vi povas peti al alia persono fari la vokon por vi.
2-a metodo: anonime akiri SIM-karton
En multaj landoj oni bezonas doni siajn personajn informojn por aĉeti
SIM-karton. Eblas eviti tiun limigon aĉetante ĝin en la nigra merkato.
Alia maniero estas konvinki homon, kiu ne konas vi, aĉeti por vi karton
kontraŭ mono.
Enigante la karton en stulta telefono aŭ telefono kun sekura operaciumo,
vi povos telefoni, sen ke la vokoj estu ligitaj al via vera identeco.
Denove, se vi bezonas multege da privateco, estu singarda: ne forgesu
distordi la voĉon; telefoni en loko, kie vi ne ofte troviĝas; forigi la
vokon de la historio, ktp. Legu plu el Kiel anonime telefoni