Ĉi tiu artikolo estas traduko de
la artikolo «It is important for free software to use free software
infrastructure»
publikigita de Drew Devault sub la
CC BY-SA
2.0-permesilo.
Averto: mi fondis projekton kaj firmaon centritan sur libera
infrastrukturo. Mi elektas ne nomi ilin en ĉi tiu afiŝo kaj mi nur
rekomendos solvojn, pri kiuj mi ne havas personan intereson.
La projektoj de liberaj programoj bezonas infrastrukturon: lokon por
gastigi la kodon, por faciligi aferojn kiel la kontroladon de kodo,
subtenon al la fina uzanto, sekvadon de cimoj, merkatiko, ktp. Kutima
ekzemplo de ĉi tio estas la «forĝeja» platformo: infrastrukturo, kiu
anoncas sin kiel universalan vendejon por multaj el la necesoj de
liberaj projektoj en unu loko, kiel la koda gastigado kaj kontrolado,
cimsekvado, diskutoj kaj tiel plu. Multaj projektoj ankaŭ uzos kromajn
platformojn por provizi aliajn specojn de infrastrukturo: babilejoj,
diskutejoj, sociaj retejoj, ktp.
Multaj el ĉi tiuj bezonoj havas neliberajn
solvojn disponeblajn. GitHub estas populara proprieta kodejo, kaj
GitLab, la plej granda konkuranto de GitHub, estas parte nelibera.
Kelkaj projektoj uzas Discord-on aŭ Slack-on por babilejoj, Reddit-on
kiel diskutejon aŭ Twitter-on kaj Facebook-on por merkatikado, atingo
kaj subteno; ĉiu ĉi tiuj estas neliberaj. Laŭ mia opinio, dependi de ĉi
tiuj platformoj por provizi infrastrukturon al via libera projekto estas
eraro.
Kiam via libera projekto elektas uzi neliberan platformon, vi donas al
ĝi oficialan konfidan voĉdonon nome de via projekto. Per aliaj vortoj,
vi pruntas iom de la kredindeco kaj legitimeco de via projekto al la
platformoj, kiujn vi elektas. Ĉi tiuj platformoj estas difinitaj per
retefikoj, kaj via elekto estas investo en tiu reto. Mi dubus pri ĉi tiu
investo mem kaj pri la saĝeco oferi al ĉi tiu platformoj vian konfidon
kaj legitimecon, sed ekzistas ankaŭ pli maltrankviliga sekvo de ĉi tiu
elekto: investo en nelibera platformo estas ankaŭ manko de investo en
liberaj alternativoj.
Denove, la retefikoj estas la ĉefa kialo de la sukceso de ĉi tiuj
platformoj. Grandaj komercaj platformoj havas multajn avantaĝojn
tiurilate: grandajn merkatikajn buĝetojn, multe da kapitalo de
investistoj kaj la avantaĝon de la posedo. Ju pli granda estu la
posedanta platformo, des pli malfacila iĝas la tasko konkuri kun ĝi.
Komparu ĉi tion kun liberaj platformoj, kiuj kutime ne havas la helpon de
grandaj kvantoj da investoj aŭ grandajn merkatikajn buĝetojn. Krome,
estas pli verŝajne, ke firmaoj fie agu por sekurigi sian pozicion ol
projektoj de liberaj programoj. Se viaj propraj liberaj projektoj
konkuras kun proprietaj komercaj opcioj, vi devas tre bone koni ĉi tiujn
defiojn.
La liberaj platformoj havas esencan malavantaĝon, kaj via fido, aŭ manko
de fido, en ili estas tre grava. GitHub ne maltrankviliĝos, se via
projekto elektas gastigi sian kodon aliloke, sed elekti Codeberg-on,
ekzemple, signifas multe por ili. Fakte via elekto malproporcie gravas
al la liberaj platformoj: elekti GitHub-on doloras Codeberg-on multe pli
ol elekti Codeberg-on doloras GitHub-on. Kaj kial devus projekto elekti
uzi vian oferon antaŭ la proprietaj alternativoj, se vi ne donis al ili
la saman ĝentilaĵon? Solidareco inter liberaj projektoj gravas por
altigi la ekosistemon kiel tuton.
Legu plu el Gravas, ke liberaj programoj uzu liberan infrastrukturon