Se vi nur volas redakti plurmedian dosieron por eltondi ĝian komencon,
finon aŭ ambaŭ, la plej rapida maniero estas uzi FFmpeg. Oni povas instali
FFmpeg-n en distribuoj bazitaj sur Debiano per sudo apt install
ffmpeg
.
Se ni volas forigi la 10 unuajn sekundojn de plurmedia dosiero, sufiĉas
plenumi FFmpeg tiel:
ffmpeg -i muzikaĵo.mp3 -ss 10 muzikaĵo2.mp3
Post -i
oni specifas la dosieron, kiun ni volas redakti
(muzikaĵo.mp3
); 10
post -ss
indikas la sekundojn, kiujn ni
volas forigi; fine, oni specifas la nomon de la nova dosiero
muzikaĵo2.mp3
.
Se ni volas forigi kaj la komencon kaj la finon, ni povas aldoni la
-to
argumenton:
ffmpeg -i muzikaĵo.mp3 -ss 15 -to 04:10 muzikaĵo2.mp3
Post -to
devas esti pozicio, en ĉi tiu ekzemplo la 4-a minuto kaj la
10-a sekundo (04:10
). Ankaŭ eblas uzi -t
, kiun oni uzus tiel por
akiri la saman rezulton:
ffmpeg -i muzikaĵo.mp3 -ss 15 -t 235 muzikaĵo2.mp3
-t
indikas, ke estos registrita ĝis post 235 sekundoj sur novan
dosieron. Tiuokaze tiuj 235 novaj sekundoj estos registritaj post
preterpasi la 15 unuajn sekundojn.