Ĉu vi volas krei retejon uzante Nginx-servilon kaj vi volas ankaŭ havi tiun retejon kiel kaŝitan servon por Tor-uzantoj? Ĉi tie mi klarigas al vi kiel tion fari en Debiano (GNU/Linukso).
Unue ni devas instali la jenajn pakojn:
sudo apt install nginx tor
Poste oni devas malkomenti la sekvajn liniojn de la dosiero
/etc/tor/torrc
:
#HiddenServiceDir /var/lib/tor/hidden_service/
#HiddenServicePort 80 127.0.0.1:80
Jen la rezulto:
HiddenServiceDir /var/lib/tor/hidden_service/
HiddenServicePort 80 127.0.0.1:80
Sekve ni restartigas la Tor-servon:
sudo systemctl restart tor
Dum la restartigo Tor kreas la hidden_service/
-dosierujon kaj plenigas
ĝin per la URL de la kaŝita servo (dosiero hostname
) kaj la publika
kaj privata ŝlosiloj.
Se kaj Nginx kaj Tor rulas kiel servoj kaj ni iras al la adreso, kiu
estas en /var/lib/tor/hidden_service/hostname
, ni povos vidi la
bonvenan paĝon de Nginx.
Implicite la retejo por Nginx devas troviĝi en la vojo
/var/www/html/
. Do ni nur devas disvolvi la retejon ene de tiu
dosierujo. Ne gravas, ĉu oni uzu Tor-URL-n aŭ kutiman URL-n, la retejo
estas la sama. Atentu, ke por ke la ligiloj al aliaj paĝoj de via retejo
funkciu uzante .onion
-URL-jn, oni bezonas uzi relativajn adresojn.