Estas manieroj eviti la cenzuron pro politikaj celoj de iuj retejoj, kiu kaj en Eŭropo kaj en Rusio nun okazas. Eblas uzi Tor, VPN, aliri al kopioj de retejoj (per la Wayback Machine ekzemple), sendi kaj ricevi cenzuritan enhavon per retpoŝto aŭ mesaĝiloj, ktp.
Etikedo: cenzuro
DuckDuckGo cenzuras «rusan misinformon»
La ĉefo de DuckDuckGo diris en Tvitero:
Kiel multaj aliaj, mi indignas pro la rusa invado de Ukranio kaj la ega homrajta krizo, kiun ĝi daŭre kreas. #StandWithUkraine️
En DuckDuckGo ni disponigis serĉilajn ĝisdatigojn, kiuj malsuprigas la rangon de retejoj ligitaj al la rusa misinformado.
Ĉi tiu decido de DuckDuckGo estas problema por multaj uzantoj, kiuj volas mem decidi, kio estas misinformo kaj kio ne. Pro tio multaj homoj malkontentigitaj pro la decido de DuckDuckGo kaj kiuj defendas la privatecon kaj la liberan programaron rekomendas nun uzi serĉilojn kiel Brave Seach kaj Searx.
Raddle kiel respondo al Reddit
Raddle estas ĉi tie kiel respondo al la decidoj de la firmo Reddit kontraŭ la komunumo, kiu decidis ĉesi afiŝi sian fontokodon kiel libera programaro. Krome ĝi havas kelkajn privatecajn problemojn:
- La kuketoj de Reddit povas sekvi vin trans diversaj domajnoj.
- Ĉar Reddit troviĝas en Usono, la FBI prenis kaj povus repreni ĉiun informon, kiun ili volas.
La ĉefa kialo por la estigo de Raddle ŝajnas tamen esti la cenzurado kaj la forigo de kontoj de maldekstraj aroj, kiel klarigas la vikia paĝo "History" de Raddle.