Por bloki retejojn vi povas uzi retumilan kromprogramon (kiel
Block Site), prokurilan servilon
(kiel Squid), sed
ankaŭ estas la opcio redakti la hosts
-dosieron, metodo kiu konsumas
malmultege da ĉefmemoro kaj, malkiel la retumila kromprogramo, funkcios
por ĉiu retumilo aŭ programo, kiu konektiĝas al la
Interreto1.
Kiel funkcias ĉi tiu metodo?
Vi nur devas aldoni liniojn uzante la jenan aranĝon al la
hosts
-dosiero (etc/hosts
en GNU/Linukso) kun la paĝoj, kiujn vi
volas bloki:
0.0.0.0 example.com
Ĉi tiu linio igas, ke ĉiam, kiam vi klopodas konekti al la retejo
example.com
, anstataŭe vi konektu al la IP-adreso 0.0.0.0.0
, kiu
estas ne-enkursigebla adreso, kiu estas uzita por indiki nekonatan,
nevalidan aŭ neaplikeblan adreson. La rezulto, post rekomenci la retan
servon (sudo systemctl restart NetworkManager
en Debiano) kaj la
retumilon, estas jena:
Ankaŭ eblas alidirekti al alia retejo, kvankam la plejparto de la retumiloj ne lasos al vi vidi la retejon, ĉar ĉi tio estis estintece uzita por rettrompado.
Se vi volas bloki multe da retejoj, aldoni centojn da paĝoj permane ne
estas praktika. Pro tio ekzistas homoj kaj projektoj, kiuj kompilas
listojn de paĝoj. Ekzemplo estas la listo administrita de Steven
Black, kiu provizas bloklistojn
laŭ temoj, kiel pornografio, falsaj novaĵoj kaj vetoj. Sufiĉas kopii kaj
alglui el la listo, kiun vi volas, en vian hosts
-dosieron.
Komentoj