Profesoroj ne lernigos vin kodumi

Mirigas min, ke estas homoj kiuj travivis mem kiel funkcias la lernosistemo kaj ankoraŭ pensas, ke ili povos lerni kodumi per instruado en klasĉambro.

Mi dubegas, ke ili povos lerni ion utilan el instruistoj, kiuj kaŝas post skribtablo kaj mankas realan sperton pri programado. Estas stulta intenci lerni ion utilan pri datumbazoj el iu kiu neniam desegnis nek laboris kun malsimpla datumbazo en la reala mondo kaj nur rediras kiun aliuloj skribis en lernolibroj.

Dum mia sperto en la labormondo mi konstatis la senutileco de jaroj kaj jaroj de universitato. Mi, kiu ne lernis kodumado en la universitato, ege superas al kiuj ĉeestis dum jaroj en klasĉambroj, kiel tio eblas?

Legu plu el Profesoroj ne lernigos vin kodumi

Kolore kombini grep kaj less

Mi kutimas uzi Grep por serĉi precizan tekston en dosieroj. Per grep -R teksto en dosierujo mi povas trovi ĉiujn dosierojn en kiu tiu teksto estas.

Kiam estas multaj kongruoj, estas pli komforta uzi less por moviĝi tra la rezultoj. La problemo estas, ke plenumante grep -R teksto | less oni ne plu vidas la kolorojn.

Legu plu el Kolore kombini grep kaj less

Reŝarĝi la agordaron de Bash (.bashrc)

Kiam vi redaktas la agordodosieron de Bash (~/.bashrc), vi devas elsaluti kaj ensaluti por efektiĝi la ŝanĝoj. Vi ankaŭ povas uzi la komandon source ~/.bashrc. ~/.bashrc (ili estas ekvivalentaj).