Mastodon, inspirita de GNU social, kaj Pleroma estas la plej popularaj
konsistaĵoj de tio, kion ni hodiaŭ konas kiel «Fediverson». Ili ĉiuj
estas esence interligitaj liberaj klonoj de Twitter, kiuj rilate
funkcias unu kun la alia per ActivityPub-protokolo.
En multaj aspektoj la Fediverso estas liberiga forto por la bono. Ĝia
federacia dezajno distribuas la administradon kaj kostojn inter multaj
sendependaj estaĵoj, io kion mi rigardas kiel tre potencan dezajnan
elekton. Ĝiaj kontroladaj iloj ankaŭ faras bonan laboron por teni
novnaziojn for de viaj fluoj kaj provizi komfortan ejon por esprimi
viajn pensojn, speciale se via esprimmaniero estas kalumniita de la
socio. Grandaj aroj de fediversaj anoj trovis en ĝi hejmo por sin
esprimi, kio estas negita al ili alie pro ilia sekso, socia sekso aŭ
aliaj ecoj. Ĝi ankaŭ esence mankas komerca propagando.
Sed ĝi daŭre estas klono de Twitter, kaj multaj el la sociaj kaj
psikologiaj malbonoj, kiujn ĝi havas, estas en la Fediverso. Ĝi estas fluo
de hazardaj pensoj de aliuloj, ofte nefiltrita, kiuj estas montritaj al
vi sen juĝo de valoroj — eĉ kiam valorjuĝo povus esti saĝa.
Funkcioj kiel diskonigi aŭ «ŝati» afiŝojn, postiri nombrojn de sekvantoj
kaj etajn influantojn, ĉi tiuj aferoj altigas la nivelon de dopamino,
kiel iu ajn socia retejo faras. La pliigita signolimo ne vere helpas; la
plejmulto de afiŝoj estas tre mallongaj kaj neniu volas legi eseon
agreseme plenigitan per vortoj en mallarĝa kolumno.
La Fediverso estas medio optimigita por akraj diskutoj. La diskutoj en
ĉi tiu medio okazas sub ĉi tiuj limigoj, publike, kun la malgranda
nombro de sekvantoj de ambaŭ flankoj enirante kaj elirante por
plifortigi iliajn opiniojn kaj ataki la kontraŭulojn. Progreso estas
mezurata per gajnoj de ideologia teritorio kaj per kreskantaj kaj
malkreskantaj amasoj de partoprenantoj, kiuj komentas ĉie en la
grandegaj fadenoj. Vi ne nur argumentas vian opinion, sed vi ankaŭ
prezentas ĝin al via publiko kaj al la publiko de via kontraŭulo.
La sociaj retejoj ne estas bonaj por vi. La Fediverso eltiris la plej
malbonon el mi kaj ĝi povas ankaŭ eltiri la plej malbonon el vi. La
kondutoj, kiujn ĝi instigas, estas klare difinitaj kiel ĉikano, konduto
kiu ne estas unika de iu ideologia kondiĉo. Homoj vundiĝas en la
Fediverso. Memoru tion. Konsideru rigardi la spegulon kaj demandi vin,
ĉu via rilato kun la platformo estas sana por vi kaj por la homoj ĉirkaŭ
vi.
Imagu drogon, kiu pliigas vian streson, anksion kaj kiu mense lacegigas
vin; drogon, kiu ne nur dependigas vin, sed kiu ĉiutage lasas vin sen
energion. Kiu uzus tiun drogon? Preskaŭ ĉiuj. Tiu drogo nomiĝas TikTok.
Ĉu vi sentas vin sola? Ne zorgu, en la komunumo de tendencoj kaj defioj
vi havos «amikojn», kiuj ege volos vidi kiel vi agas kiel idioto aŭ
vi ridinde kaj hontinde dancas.
Homoj mortis farinte stultajn defiojn.
Kiu kulpas? TikTok ne devigas al vi uzi la platformon, sed en mondo ege
stresa, kiu kaŭzas angoron kaj estas tro-dozo de dopamino, kun homoj
kiuj urĝe bezonas socian aprobon, ekzistas homoj, kiuj rifuĝas en toksa
medio. Estas homoj, kiuj sentas la neceson montri al aliuloj, ke ili
feliĉas, ke ili havas mirindan vivon... La realo estas tre malsama.
Pro familiaj konfliktoj, problemoj en la lernejo aŭ en la laborejo,
homoj rifuĝas en TikTok, kiu unuavide ne ŝajnas drogon, por forgesi
siajn problemojn. Tamen TikTok agas en la mezolimba vojo, aktivante la
sistemon de cerba rekompenco. Se vidi stultajn videojn igas, ke vi
forgesu viajn problemojn kaj ankaŭ donas al vi plezuron, vi vidos
stultajn videojn, kaj via cerbo volos fari tion denove, do vi vidas
alian videon kaj via cerbo produktas dopaminon. Iom post iom la
dopaminerga sistemo adaptiĝas: unue sufiĉos al vi vidi videon, sed poste
vi bezonos vidi du, tri, kvar... Por atingi la saman plezuran nivelon
kiel en la komenco vi devos vidi pli kaj pli da videoj.
Aliflanke la agoj, kiuj sane pliigas la dopaminon, kiel fari ekzercojn
kaj sane manĝi, estas tedaj. Oni ne povas kompari tiujn agojn kun tio,
kion la grandaj firmaoj ofertas, kio maksimume pliigas vian dopaminon,
sen nenia peno via, ĝis vi estas dika, elĉerpita...
Per sociaj retejoj kiel TikTok ne necesas, ke vi elektu tion, kion vi
volas vidi, ĉar la algoritmo elektas por vi la specon de merdo, kiun vi
ŝatas, donante ĝin al vi, sen ke vi devos movi unu fingron. Ĝi faras
tion senkoste, ĉar vi estas la produkto: ĝia negoco konsistas en
teni vin dependa antaŭ ekrano, por ke vi vidu la kiel eble plej grandan
nombron de reklamoj. Kial ili faras tion? Ŝanĝante iom post iom viajn
agojn kaj vian pensmanieron, alivorte igante vin dependa, sen ke vi
konsciu. Vi ne povas vidi kiel funkcias la algoritmo, kiu estis
hiperoptimumigita por dependigi vin, sed vi povas vidi la sekvan videon
kaj fari aliajn aferojn, kiuj igu, ke aliaj homoj restu pli da tempo en
la platformo, kiel komenti kaj ŝati. Vi estas uzato, ne uzanto.
Pro tio vi faris preskaŭ nenion dum tutaj tagoj kaj vi ĉiam estas tiel
laca, malgaja, enuigita, stresita, korpremita, senmotivigita, iritita,
malfortigita... mania.
Ĉu TikTok malsanigas homojn? TikTok estas reflekto de nia socio, socio
malsana, trompita per malvera feliĉo de la sociaj retejoj, laca de la
mondo. La sociaj retejoj scias multajn aferojn pri vi, sed vi nenion
scias pri ili, ĉar ili estas malliberaj programoj.
Ekzistas liberaj sociaj retejoj,
sed ili ankaŭ povas esti tre toksikaj.
Por liberigi vin de la dependeco vi povas klopodi la dopaminan
sentoksigon, tio estas, malpliigi la uzadon de sociaj retejoj kaj fari
aferojn, kiuj postulas penon kaj ne donas al vi tujan plezuron. Por ke
tio estu pli facila, oni povas fari tion iom post iom.
Kompreneble la sociaj retejoj ankaŭ povas esti utilaj, sed oni devas
modere uzi ilin. Plej bone estus, ke ili estu liberaj kaj
privatecrespektemaj. Ili ne devas instigi dependecon, tion kion TikTok,
Instagram, YouTube kaj aliaj sociaj retejoj faras.
En ĉi tiu artikolo mi montras kiel simple akiri la plej uzitajn vortojn
de teksto. Ĉi-okaze mi uzos kiel montron la tekston de la oka libro de
la novelo Τῶν περὶ Χαιρέαν καὶ Καλλιρρόην,
eltirita el
https://www.perseus.tufts.edu/hopper/text?doc=Perseus%3Atext%3A2008.01.0668%3Abook%3D8.
Mi forigis la notojn, kiun ĝi havis inter kvadrataj krampoj, per
sed:
sed-i's/\[[^]]*\]//g'oka_libro.txt
La programo, kiu montras al ni ĉiujn vortojn estas jen, mi nomis ĝin
listo-de-vortoj.py (mi klarigas sekve kiel ĝi funkcias):
En la teksta dosiero, kiun mi nomis oka_libro.txt
(elŝuti), mi
supozas, ke vorto estas apartigita per blanka spaceto, do mi uzas la
split-funkcion por akiri la liston de vortoj. Tamen kelkfoje estas
komoj, punktoj, citiloj, dupunktoj, punktokomoj antaŭ aŭ post la vortoj,
kaj kelkfoje ili komenciĝas per majuskloj. Por tiuj okazoj sufiĉas uzi
la strip()-funkcion per la signoj, kiujn ni volas forĵeti inter
citiloj, kaj lower() por minuskligi la vorton.
Nun mi volas, ke la vortoj, kiuj pleje aperas en la teksto, estu
montritaj en la ekrano, kun la nombro de fojoj, kiam ili aperas dekstre;
sed mi ne programos ĝin; mi uzos ilojn, kiuj ebligas fari tion en
GNU/Linukso: uniq kaj sort.
La kuketoj estas precipe uzitaj kiel spurilo fare de firmaoj rilataj al
reklamoj en Interretoj aŭ al la amasa kolektado kaj analizado de
datenoj.
Por protekti la privatecon rekomendindas forigi la kuketojn post forlasi
retejojn. Kvankam ĉi tio signifas problemetojn, ĉar oni devas denove
enigi ensalutilojn, se estas retejo, en kiu vi ensalutas, tio estas bona
maniero protekti vin kontraŭ la sekvado. Ĉi tio estas kio Tor Browser
implicite faras.
Tamen, se ni konas konfidindajn retejojn, sensencas forigi tiujn
kuketojn. Plej bone estus implicite forigi ilin, krom en konfidindaj
retejoj. Aŭ eble por iuj homoj forigi ĉiujn kuketojn troas, ĉar por
tiuj homoj estus pli bona kompromiso forigi nur kuketojn de eksteraj
liverantoj.
Ĉiuokaze, ni povas estigi regulojn por forigi kuketojn laŭ nia bezono
per la kromaĵo por retumiloj
Cookie AutoDelete.