Kelkfoje, kiam ni redaktas tekston aŭ fontkodon, utilas vidi la ŝanĝojn,
kiujn ni faris rilate al la antaŭa versio. Per
vim-gitgutter
eblas
aŭtomate fari tion sen eliri el la redaktilo. vim-gitgutter
estas
kromaĵo por Vim, kiu montras la lastajn ŝanĝojn faritajn en dosiero de
Git-deponejo.
La kromaĵo montras la tipon de modifo, kiu estis farita, en la kolumno ĉe la linia maldekstro. Implicite estas uzataj tri simboloj kun malsamaj koloroj:
- – indikas, ke oni forigis la enhavon inter la liniojn, kie troviĝas tiu simbolo.
- + indikas, ke la linio estas nova.
- ~ signifas, ke la linio estis modifita.
Por instali la kromaĵon ni necesas havi Vim-on kun subteno por simboloj,
vi povas kontroli tion plenumante :echo has('signs')
. Se la antaŭa
komando liveras 1, vi povas instali vim-gitgutter
kiel
ĉiun ajn alian kromaĵon (plenumu :h plugin
en Vim por pli da informo
pri kromaĵoj). Vi ankaŭ necesas havi Git-on instalita.
Por provi la kromaĵon sufiĉas modifi dosieron, kiu troviĝu en Git-a deponejo. La simboloj aperos dum oni modifas la dosieron. Kiam oni faras novan enmeton, la simboloj malaperas, ĝis kiam ni denove faras modifojn.
La kromaĵo havas multajn opciojn kaj estas tre agordebla por adapti ĝin
al niaj bezonoj. Por pli da informo konsultu ĝian dokumentaron
plenumante :h gitgutter
.
Komentoj